Mammern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mammern (stacidomo).
Mammern
Blazono de Mammern
Blazono de Mammern
Kastelruino Neuburg en Mammern
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 710993 / 278256 (mapo)47.6455555555568.9158333333333Koordinatoj: 47° 39′ N, 8° 55′ O; CH1903: 710993 / 278256 (mapo)
Nombro de loĝantoj 585
Areo 5,5 km²
Alteco 400 m super marnivelo
Poŝtkodo 8265
Komunumkodo 4826
vdr

Mammern estas komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31- de decembro 2010 distrikto Frauenfeld) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 585 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mammern situas ĉe la suda bordo de la Suba Bodenlago inter Kreuzlingen kaj Ŝafhaŭzo norde de la montoĉeno Seerücken. Pro ĝia bela situo ĉe la lagobordo la vilaĝo kaj la tuta regiono estas alloga ĉefe por tagoturistoj el Zuriko kaj Vinterturo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al la Suba Bodenlago, ĉe kies alia flanko situas la germana komunumo Öhningen (Baden-Virtembergo). En oriento la komunumo limas al la distriktĉefurbo Steckborn, en sudo al Homburg, Herdern kaj Hüttwilen, kaj en okcidento al Eschenz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mammern situas ĉe la laga trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo al Kreuzlingen. La stacidomo de Mammern estas servata per la regiona trajnlinio S1 de la turgovia fervojkompanio THURBO AG en duonhora kadenco. La komunumo ankaŭ atingeblas per ŝipo ek de Ŝafhaŭzo kaj Konstanco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mammern, kiu festas en la jaro 2009 sian 1100-jaran jubileon, datiĝas el la jaro 909 kiel Manburron.

Arkeologiaj trovaĵoj el la neolitiko kaj la bronzepoko pruvas, je jam en prahistoria tempo en Mammern setlis homoj. En la jaro 909 post Kristo la Monaĥejo Sankt-Galo akiris bienojn en Mammern kaj en mezepoko regis pri Mammern kaj la Kastelo Neuburg, kies ruino ankoraŭ hodiaŭ videblas sur la areo de la komunumo. En la jaro 1319 la Sinjoroj de Kastell apud Tägerwilen akiris la jurisdikcikon de Mammern kiel servuto de la Monaĥejo Sankt-Galo. En la 1620-aj jaroj la tiamaj servutsinjoroj konstruis la novan kastelon, kies posedeanto en la jaro 1687 fariĝis la Monaĥejo Rejnaŭo. La monaĥeja filio de Rejnaŭo en la jaro 1838 estis fermita pro premo de Zuriko kiel posedanto de la Monaĥejo Renjaŭo. Post diversaj posedantŝanĝoj la Kastelo Mammern estis aĉetita de d-ro Freuler, kiu en la konstruaĵo instalis klinikon, kiu funkcias ankoraŭ hodiaŭ.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]