Mandach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mandach
Blazono de Mandach
Mandach
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 32′ 54″ N 8° 11′ 09″ O / 47.54833 °N, 8.18583 °O / 47.54833; 8.18583 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 54″ N 8° 11′ 09″ O / 47.54833 °N, 8.18583 °O / 47.54833; 8.18583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 310
Areo 5,54 km²
Alteco 489 m super marnivelo
Poŝtkodo 5318
Komunumkodo 4105
Mapo de Mandach
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Mandach (prononcu mandaĥ, en Esperanto ankaŭ Mandaĥo) estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 310 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mandach situas meze en la Tavola Ĵuraso kaj estas ĉirkaŭita komplete de montetoj. Ĝin senakvigas rivereto, kiu fluas suden al la rivero Aro.

La tereno de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,54 km², de kiuj 1,47 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,35 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 638 m s.m. sur la kresto de Rotberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 430 m s.m. ĉe la norda komunumlimo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mandach limas en nordo al Leuggern, en oriento al Böttstein, en sudo al Villigen, kaj en okcidento al Mettauertal.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mandach estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Döttingen al Leuggern. La komunumo situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj, kaj atingeblas nur per malgrandaj flankaj vojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mandach datiĝas el la jaro 1218 kiel Mandacho.

Dum mezepoko la senjoroj de Mandach estis la nobeloj de Wessenberg, kies kastelo situis sur la limo al Hottwil. La landaj regantoj estis la Habsburgoj.

En la jaro 1316 la Habsburgoj pro monmanko pandigis la vilaĝojn Mandach kaj Hottwil al la Senjoroj de Wessenberg, kiuj akiris tiam ankaŭ la altan jurisdikcion kaj tiel disponis pri praktike aŭtonoma kaj suverena regneto. Dum la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la bernanoj okupis la Senjorejon Wessenberg kaj atribuis ĝin al ilia servuta regiono Berna Argovio. Mandach nun apartenis al la tribunaldistrikto Wessenberg de la voktejo Schenkenberg.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Mandach fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]