Manilal Gandhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manilal Gandhi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1892 (1892-10-28)
en Raĝkot
Morto 4-an de aprilo 1956 (1956-04-04) (63-jaraĝa)
en Sud-Afriko
Mortis per trombozo vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Familio
Patro Mohandas Karamchand Gandhi vd
Patrino Kasturba Gandhi vd
Gefratoj Harilal GandhiRamdas GandhiDevdas Gandhi vd
Infanoj Arun Manilal Gandhi • Ela Gandhi • Sita G vd
Profesio
Okupo redaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manilal Mohandas Gandhi (23a de aŭgusto 1888 – 18a de junio 1948) estis la dua plej aĝa filo de Mohandas Karamchand Gandhi kaj Kasturba Gandhi.[1][2] Li havis unu pli aĝan fraton nome Harilal Gandhi kaj du pli junajn fratojn: Ramdas Gandhi kaj Devdas Gandhi. Lia filo Arun Manilal Gandhi estas barat-usona socipolitika aktivulo.

Manilal naskiĝis en Raĝkot, Brita Hindio, kaj en 1897 li veturis al Sudafriko por la unua fojo. La familio loĝis en Durban kaj Johanesburgo kaj el 1906 ĝis 1914 li loĝis en la Setlejo Phoenix (en Kvazulu-Natalo) kaj en la bieno Tolstoj (en Gauteng), ambaŭ setlejoj establitaj de sia patro.[3]

Post mallonga vizito al Barato, en 1917 Manilal revenis al Sudafriko por helpi en la presado de Indian Opinion, nome guĝarat-angla ĉiusemajna publikaĵo, en Phoenix, Durban. Ĉirkaŭ 1918, Manilal estis farante plej el la laboro por tiu gazeto kaj en 1920 estis ties eldonisto.

Kiel sia patro, Manilal estis sendita al prizono kelkajn fojojn fare de la Britia kolonia registaro post protesto kontraŭ maljustaj leĝoj. Li estis unu el la dekomencaj 79 marŝistoj kiuj akompanis Gandhi en la Salomarŝo de 1930, pro kio li estis enprizonigita.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Library of Congress LCCN Permalink n90712835". lccn.loc.gov. Alirita la 29an de aprilo 2020.
  2. Dhupelia-Mesthrie: Gandhi’s Prisoner? The Life of Gandhi’s Son Manilal, p. 384
  3. 3,0 3,1 Dhupelia-Mesthrie, Uma (2007). "Gandhi's South African Family". India International Centre Quarterly. 34 (2): 34–45. JSTOR 23006303.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gandhi, Rajmohan. Gandhi: the man, his people and the empire. ISBN 9781910376263. OCLC 936199613.
  • Mesthrie, Uma Dhupelia. Gandhi’s Prirghsoner? The Life of Gandhi’s Son Manilal. Permanent Black: Cape Town, South Africa, 2003.
  • Dhupelia-Mesthrie, Uma, "Writing the Life of Manilal Mohandas Gandhi," Journal of Natal and Zulu History 24 & 25 (2006-2007): 188-213.