Manokvari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Manokwari)
Manokvari
capital of regency
Administrado
Demografio
Loĝantaro 136 302  (2010) [+]
Loĝdenso 7 289 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 52′ S, 134° 5′ O (mapo)-0.866667134.083333Koordinatoj: 0° 52′ S, 134° 5′ O (mapo) [+]
Alto 37 m [+]
Areo 18,7 km² (1 870 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Manokvari (Indonezio)
Manokvari (Indonezio)
DEC
Manokvari
Manokvari
Situo de Manokvari

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manokwari [+]
vdr

Manokvari - prononco [Manokŭari] - estas marhavena urbego de orienta Indonezio sur la insulo Nov-Gvineo, kaj estas la administra centro de la provinco Okcidenta Papuo. Laŭ stato de la jaro 2010 la urbo havis 136 302 loĝantojn, kun la ĉirkaŭurbaĵo 286 079 loĝantojn.

Marbordo ĉe Manokvari

Geografio[redakti | redakti fonton]

Manokvari situas laŭ la marbordo en la norda parto de la provinco. Sorong troviĝas 316, Ambon 729, Jayapura 754, Manado 1063, Kupango 1556, Paluo 1583, Balikpapan 1922, Denpasar 2262, Surabajo 2472, Semarang 2713, Jogjakarto 2741, Pontianak 2756, Bandungo 3013, ĉefurbo Ĝakarto 3083, Bandar Lampung 3241, Palembang 3270, Batam 3351, Jambi (urbo) 3394, Medano 3969, Banda Aceh 4366 kilometrojn (aere) [1].

Doganejo

Historio[redakti | redakti fonton]

En la fruaj 1930-aj jaroj japanoj investis kotonajn plantejojn ĉe Manokvari. Tio helpis la invadon de japanoj en 1942. Sismoj okazis en 1996, 2002 kaj 2009. Flugmaŝina akcidento okazis en 2010, 21 pasaĝeroj vundiĝis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Manokvari havas multajn feriejojn kaj estas grava turista celloko, krome la urbego estas grava financa centro.

Religio[redakti | redakti fonton]

Manokvari estas katolika kundiocezo (kune kun Sorong).

Kirko

Eduko[redakti | redakti fonton]

La ŝtata universitato estis establita en 2000 kaj ĝi situas sur monteto alfrontanta la grandurbon, ĉirkaŭita de densa tropika pluvarbaro. Tio permesas al la esploristoj tujan aliron al la biologiaj esploroj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Manokvari havas trairan laŭmarbordan flankovojon, tamen tio ligas al la flughaveno kaj proksima ĉefvojo. Tre gravas havas la marhaveno kaj flughaveno.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Universitato

Manokvari situas en zono de pluvarbara klimato (Af) kun musona efiko. En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare averaĝe 2515 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C kaj varias inter 22-30 °C. Preskaŭ ne estas diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans