Mantro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mantroj gravuritaj en ter-potoj.

En hinduismo kaj budhismo, mantro (el la sanskrita «sakrala formulo») estas mensa formulo aŭ silabaro aranĝita laŭ certa ordo, kiun oni ripetas multfoje per specifa ritmo.

Unu el la plej konataj mantroj en Tibeto estas la mantro de Tchenrezi, kutime nomita mani. Oni diras "om mani peme hung" aŭ, en sanskrita, "om̐ Maṇipadme hūm" (ॐ मणिपद्मेहूम्). Tiu mantro estas alvoko al Maṇipadmā, virina formo de Avalokiteshvara. La traduko estas « Oh Maṇipadmā, oh ! ».

La celo de mantro estas malproksimigi distron, mensan konfuzon. Oni ofte uzas samtempe mâlâ'n, specon de rozario, kiu havas 108 bidojn.

Ekzemploj de mantroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]