Manufakturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
saksia porcelano-manufakturo

Manufakturo (de la latinaj vortoj manus – mano, kaj facere – fari, produkti, do laŭvorte "manfarejo") laŭ PIV estas granda laborejo, kie oni produktas progrande komercaĵojn el krudaj produktoj. Temas pri transira produkta formo de metia laborado, kiu ĝis la mezepoko estis praktike la sola produktoformo, al fabrika produktado, kiu karakterizas la kreon de plej multaj komercaĵoj ekde la 19-a jarcento. Manufakturoj en Eŭropo ekestis dum la kaj en la frua moderna epoko kaj laŭ privata kaj laŭ ŝtata entreprenado, kaj estis la domina produktoformo dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Manufakturo povas ekesti laŭ du vojoj:

  1. La kunvenigo de diversaj metioj en unu laborejo. Antaŭe malcentre laborintaj metiistoj de diversaj profesoj decidiĝas centre eklabori sub unu tegmento: lignotornistoj, metalistoj/seruristoj kaj orumistoj kaj fakuloj de aliaj profesioj ekzemple kunlaboris en manufakturo pri produktado de kaleŝoj.
  1. La dispecigo de metia laboro. Multaj taskoj de profesio en tiaspeca manufakturo estis disigitaj al unuopaj etaj paĝoj kaj farataj pere de forte specialigitaj laboristoj. Tiel ekzemple manufakture produktiĝis teksaĵoj, tapiŝoj (ekzemple la manufakturo Gobelin en Parizo) aŭ porcelanaĵoj.

Kunlaborigo kaj dispecigo de laboraj paŝoj estis la fundamentoj de la labordivido, kiu en la posta industriigita epoko ankoraŭ pli forte perfektiĝis. Sed ankaŭ en la manufakturoj tiuj fundamentaj principoj de labora reorganiziĝo jam gvidis al signifa altigo de la produktiveco. La teknika progreso en la manufakturoj tamen ne jam estis industriigo, sed surbaze de daŭre permana kaj plejparte senmaŝina laboro nur plibonigis la kunlaboron inter diversaj metiistoj, subtenis la uzon de novaj manlaboraj instrumentoj kaj la plifajnigon de ekzistantaj metiaj teknikoj.

La ekonomika instruo de la frua Merkantilismo mezuris la riĉecon de nacia ekonomio je la posedo de financaj rimedoj – precipe oro. Por pliigi la riĉecon de ŝtato, la feŭdaj regantoj ricevis la konsilon malpliigi la aĉeton de luksaj varoj, kaj anstataŭe pliigi la vendon de propraj produktaĵoj kaj kaj tial atingi spezo-bilancon, en kiu la enspezoj superis la elspezojn.

Tiucele do gravis la kvanta kaj kvalita kreskigo de propraj produktaxjoj, kaj al tio signife kontribuis la manufakturoj. Tiuj karakteriziĝis per la ekonomiaj principoj de la kapitalismo, do la divido de la laboristoj disde la posedo de siaj laboriloj, kaj la laborpaŝaj novorganiziĝoj, kiuj celis plialtigi la produktadon. La manufakturoj grave plialtigu la produktadon de propraj vendeblaj varoj kaj samtempe reduktu la laborkostojn. Tiuj principoj, kiuj poste dum la epoko de industriigo ekregis la kompletan ekonomian vivon, nomiĝas "manufaktura kapitalismo".

Krom la reformoj de la produkta proceso ekvalidis leĝoj, kiuj favorigis la vendadon de varoj eksterlanden, kaj bremsis la aĉeton de fremdaj produktaĵoj. Por atingi plian malaltigon de la laborkostoj, oni ofte en la manufakturoj laborigis orfajn infanojn aŭ almozpetantojn. Plurloke en Eŭropo ekestis apartaj orfejoj kun ligitaj manufakturoj, kies celo ne unuavice estis la karitativa helpo al la infanoj, sed la certigo de daŭra provizo je malmultekostaj laborfortoj.[1]

Inter la plej konataj manufakturoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj estis tiuj pri porcelano, ekzemple la "Königliche Porzellan-Manufaktur" en Berlino kaj la "Manufacture royale de porcelaine de Sèvres".

La termino nuntempe[redakti | redakti fonton]

la "manufakture" produktita limuzino Maybach 62 dum la Steuben-parado de 1997 en Novjorko

La termino manufakturo en la senco de "permana produktado" nuntempe ligiĝas al alta kvalito, luksaj kaj ekskluzivaj varoj. Multaj modernaj entreprenoj utiligas la favore komprenatan terminon:

  • La aŭtoprodukta konzerno Mercedes-Benz vivtenas la Maybach-manufakturon por produktado de luksaj aŭtoj.
  • La aŭtoprodukta konzerno Volkswagen, same en Germanio, produktas la aŭtomarkon "VW Phaeton" en tiel nomata "vitra manufakturo".
  • "Horloĝa manufakturo" estas sendependa entrepreno, kiu konceptas kaj produktas proprajn horloĝojn laŭeble sen kunlaboraj entreprenoj. La produktado de brakhorloĝoj dividiĝas en tiom da laborpaŝoj, aparte rilate al la muntado kaj justigo de la delikata horloĝa mekanismo, ke pro la permana, detalema laboro vere pravas la nomo "manufakturo".
  • En Eŭropo ankoraŭ ekzistas iuj tradiciaj manufakturoj pri arĝentaj varoj - ekzemplo estas la firmao Koch & Bergfeld.
  • La termino manufakturo estas ankaŭ ŝatata de iuj malgrandaj produktejoj de dolĉaĵoj, kiel la iama kompanio Niemetz Süßwarenmanufaktur en la aŭstra ĉefurbo Vieno[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu pri tio ankaŭ la artikolon infanlaboro.
  2. Bankrotinta en 2013, Monato, internacia magazino sendependa, numero 2013/06, paĝo 8: Bombo-bankroto verkita de Walter Klag.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]