Manó Andrássy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manó Andrássy
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1821 (1821-03-03)
en Košice
Morto 23-an de aprilo 1891 (1891-04-23) (70-jaraĝa)
en Gorico
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Károly Andrássy
Patrino Etelka Szapáry
Frat(in)oj Gyula Andrássy • Aladár Andrássy
Edz(in)o Countess Gabriella Pálffy de Erdõd
Infanoj Géza Andrássy • Mária Irma Andrássy de Csíkszentkirály et Krasznahorka • Etelka Andrássy de Csíkszentkirály et Krasznahorka • Natalia Andrássy de Csíkszentkirály et Krasznahorka • Karolina Andrássy de Csíkszentkirály et Krasznahorka
Okupo
Okupo politikisto • pentristo
vdr

Grafo Manó Andrássy [andrAŝi] aŭ Manó Andrásy laŭ hungarlingve kutima nomordo Andrássy Manó estis hungara politikisto, pentristo, artkolektisto, mecenato, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis Géza Andrássy.

Manó Andrássy naskiĝis [1] la 3-an de marto 1821 en hungara urbo Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 23-an de aprilo 1891 en Görz.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Manó Andrássy frekventis universitaton, poste li vojaĝis en Eŭropo kaj Afriko. Li iĝis deputito parlamenta kaj estro de departemento. Li partoprenis en la liberecbatalo en 1848-1849, tial li devis poste rifuĝi. Tiam li vizitis Ĉinion kaj Hindion. En 1867 li rajtis hejmenveni. Tiam li evoluis minadon kaj prilaboron de fero, sed li okupiĝis ankaŭ pri Tiso. Krome li ŝatis desegnadi kaj pentradi. Li denove apartenis al parlamentanoj inter 18811892.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az Utazás Kelet Indiákon: Ceylon, Java, Khina, Bengal 1853 - vojaĝpriskribo
  • Hazai vadászatok és sport (Enlandaj ĉasadoj kaj sporto) 1857

Fontoj[redakti | redakti fonton]