Manĝoreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manĝoreto de kaj nesalakva kaj surtera ekosistemo.

Manĝoreto (aŭ Manĝociklo) aludas al la manĝokonektoj (kio-manĝas-kion) en ekologia komunumo kaj el tio ĝi aludas ankaŭ al konsumo-resurso sistemo. Ekologiistoj povas larĝe kunigi ĉiujn vivoformojn en unu el du kategorioj nome trofoniveloj: 1) nome aŭtotrofoj, kaj 2) heterotrofoj. Por elteni organismon nome ties korpojn, kreskon, disvolvigon, kaj ties reproduktadon, aŭtotrofoj produktas organikan materialon el neorganikaj substancoj, inklude kaj mineralojn kaj gasojn kiaj karbona dioksido. Tiuj kemiaj reakcioj postulas energion, kio ĉefe devenas el suno kaj multe per fotosintezo, kvankam tre malgranda kvanto devenas el hidroterma fonto aŭ el termofonto. Ekzistas gradaro inter trofoniveloj el kompletaj aŭtotrofoj kiuj akiras siajn unikajn fontojn el karbo el la atmosfero, al miksotrofoj (kiaj karnovoraj plantoj) kiuj estas aŭtotrofaj organismoj kiuj parte akiras materialon el fontoj krom el la atmosfero, kaj kompletaj heterotrofoj kiuj devas manĝi por akiri organikan materialon.

La plejmulto da ekologiaj komunumoj enhavas grandajn nombrojn da specioj, kaj la plejmulto da specioj havas pli ol unu predojn kaj predatojn, manĝoretoj preskaŭ ĉiam estas kompleksegaj retoj. La strukturo de manĝoretoj kaj la fluo de energio tra ili estas gravaj temoj en ekologio.

Historio[redakti | redakti fonton]