Marakajbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marakajbo
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4001 a 4046
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 551 539  (2011) [+]
Loĝdenso 1 114 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 38′ N, 71° 38′ U (mapo)10.633333333333-71.633333333333Koordinatoj: 10° 38′ N, 71° 38′ U (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 1393 km² ( 139 300 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Marakajbo (Zulia)
Marakajbo (Zulia)
DEC
Marakajbo
Marakajbo
Situo de Marakajbo
Marakajbo (Venezuelo)
Marakajbo (Venezuelo)
DEC
Marakajbo
Marakajbo
Situo de Marakajbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maracaibo [+]
vdr

Marakajbo (hispane Maracaibo) estas milionurbo, universitata urbo kaj ĉefurbo de la subŝtato Zulia en Venezuelo kaj la dua plej granda urbo de la lando. Ĝi havas ĉirkaŭ 3,95 milionojn da loĝantoj, kaj estas la centro de la plej grava ekonomia regiono.

Mapo pri pli signifaj urboj de Venezuelo (Marakajbo troviĝas en la nordokcidenta landoparto)
La urbo M. ĉe la lago M. en Zulia
Marakajbo

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La loknomo Maracaibo ŝajnas deveni el Maraca (serpento) + Iwo (loko) en la indiĝena arawaka lingvo. Aliaj diras ke ĝi povas deveni el Maracay (Akrobata tigro-kato) + Bo (piedo) en la indiĝena lingvo rilata al Tupi-Guarani.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Marakajbo troviĝas sur ebenaĵo en la nordokcidenta parto de la lando laŭ marbordo en golfo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Marakajbo estis fondita en la jaro 1529 fare de germano Ambrosio Alfinger, ĉe la okcidenta bordo de la samnoma lago. En 1699 Henry Morgan atakis Marakajbon. La urbo estas grava naftoproduktanto ekde 1914.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Marakajbo havas internacian flughavenon kaj gravan havenon. En la urbo metroo, aŭtobusoj kaj etaŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. En 1962 ponto konstruiĝis 8.7 kilometrojn longa.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Marakajbo la temperaturo estas konstante ĉirkaŭ 30 °C, sed rekorde oni mezuris 41 kaj 18 °C-ojn.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Larĝa panoramo de Marakajbo je aŭgusto 2006
Larĝa panoramo de Marakajbo je aŭgusto 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]