Marek Kuchciński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marek Kuchciński
Persona informo
Marek Kuchciński
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1955 (1955-08-09) (68-jaraĝa)
en Przemyśl
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” vd
Partio Juro kaj Justeco • Centre Agreement • Polish Christian Democratic Agreement vd
Subskribo Marek Kuchciński
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
Aktiva en Varsovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marek Tadeusz Kuchciński (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1955 en Przemyśl) – pola politikisto kaj ĵurnalisto, Sejmmarŝalo.

De 2001 parlamentano al Pola Sejmo de la 4-a ĝis 8-a kadencoj, en la jaroj 2010–2015 vicmarŝalo de la 6-a kaj 7-a kadencoj, de 2015 Sejmmarŝalo de la 8-a kadenco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukiteco kaj profesia laboro

Post edukado en mezlernejo de 1974 ĝis 1978 studis historion de arto en Katolika Universitato de Lublin, sed ne finis. En 1978 iĝis diplomito de Postabitura Studumo de Hortikulturo. Dum juneco ligita kun hipia movado. De 1979 ĝis 1991 gvidis familian bienon.

De 1990 ĝis 2000 gvidis Kulturan Societon de Przemyśl. De 1989 ĝis 1993 estis ĉefredaktoro de monatrevuo "Spojrzenia Przemyskie" (Rigardoj de Przemyśl). De 1989 ĝis 1992 plenumis funkcion de vicprezidanto de la filio de Asocio de Polaj Ĵurnalistoj en Rzeszów. De 1994 ĝis 1998 prezidis al programa konsilio de Pola Radio Rzeszów. Ankaŭ estis korespondanto de Radio Lvovo. Kunlaboris interalie kun "Nowe Państwo" (Nova Ŝtato), "Rola Katolicka" kaj novjorka "Nowy Dziennik".

Distingita i.a. per premio de Pola Radio kaj Televido en Rzeszów kaj premio de la vojevodo pro atingoj en la kampo de kulturo.

Publika agado

Opozicia agado

Fine de la 70-aj jaroj kunlaboranto de sendependa popola movado. De 1981 membro de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato de Individuaj Agrikulturistoj "Solidareco". Post enkonduko de la milita stato en Pollando la 13-an de decembro 1981 ekaktivis opozicie: presis kaj distribuis samizdatojn.

Posedis rezervan klaŭzon de veturo al ĉiuj landoj de la mondo en la jaroj 1985 – 1989.

Agado post 1989

Kunkreinto kaj populariganto de la projekto "Eŭropo de Karpatoj" – iniciato de disvolvo de internacia kunlaboro de sep ŝtatoj: Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Rumanio, Serbio, Slovakio kaj Ukrainio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]