Margraflando Brandenburgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margraflando Brandenburgio
Plena origina nomo:
Mark Brandenburg
 slavaj teritorioj 11571815 Prusio 

historia lando • elekta princlando • ŝtato de Sankta Romia Imperio • kolonia ŝtato
Geografio
La Margraflando Brandenburgio en 1320
La Margraflando Brandenburgio en 1320
Ĉefurbo:
komence burgo Brandenburg, ekde 1400 burgo Tangermünde, ekde 1415 Berlino
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
germana, la slavaj loĝantoj en unuaj generacioj ankoraŭ parolis okcidentslavajn lingvojn kiel la polaban aŭ la soraban; malplimulto en malgranda parto de la margraflanda teritorio daŭre parolas la malsuprasoraban
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Antaŭaj ŝtatoj:
slavaj teritorioj slavaj teritorioj
Postsekvaj ŝtatoj:
Prusio Prusio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Sankta Romia Imperio

vdr

La margraflando Brandenburgio (germane Mark Brandenburg) estis historia teritorio en nordorienta Germanio, proksimume en la teritorio de la hodiaŭa Brandenburgio. Post antaŭaj jarcentoj de bataloj inter la germanlingvaj frankoj okcidente kaj lokaj okcidentslavaj triboj oriente, ĝi ekde proksimume la jaro 1157 estis margraflando (aŭ markio) de la germanlingva Sankta Romia Imperio.

La Margraflando Brandenburgio, kaj ĝia orienta parto nomata: Nova Markio

De 1618 ĝis 1701 ĝi estas en persona unio kun Prusio, nomata Brandenburgio-Prusio. Post 1701 la du teritorioj estis en praktiko unuigitaj en unu komunan ŝtaton "Prusio", kvankam formaljure la margraflando ankoraŭ estis memstara unuo; nur ĝi, ne la origine prusia parto apartenis al la Sankta Romia Imperio. La margrafo de Brandenburgio estis unu el sep princoj-elektistoj, kiuj nomumis la imperiestron de la Sankta Romia Imperio - la ora buleo de 1356 formale konfirmis tiun statuson, jam antaŭe praktikitan. Lige al tiu statuso, la regno ankaŭ nomatis elektoprinclando Brandenburgio, germanlingve Kurfürstentum Brandenburg.

En 1815 ĝi transformiĝis en la provincon Brandenburgio de la reĝlando Prusio.

Ĉefurbo de la regno estis komence burgo Brandenburg, ekde 1400 burgo Tangermünde, ekde 1415 Berlino. La regnestroj apartenis al la nobelaj dinastioj Askanier (1157–1320), Vitelsbaĥoj (1323–1373), luksemburga dinastio (1373–1415) kaj Hohencolernoj (1415–1815). Laŭ ordono de la regantoj, la margrafujanoj religie komence apartenis al romkatolikismo, sed kadre de la reformacio ekde la jaro 1538 al la protestantismo (luteranismo).