Mariazeller-fervojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mariazell-a fervojo

Viadukto trans valo "Saugraben"

Jam dum la jaro 1858, kiam estis inaŭgurita en Aŭstrio la okcidenta fervojlinio, ekzistis projektoj por duaranga fervoj-linio de St. Pölten (Malsupra Aŭstrio) al Mariazell (Stirio). Krom la ĉefurboj de la aŭstriaj liglandoj ankaŭ la famkonata pilgrimloko Mariazell jam tiam estis unu el la plej trafikplenaj lokoj en Aŭstrio. Ĉiujare vizitis ĝin preskaŭ 90.000 pilgrimantoj. Okaze de la 600-jaraj festoj en 1757 partoprenis proksimume 373.000 pilgrimantoj.

Jen kelkaj datoj rilate la kronologion de la interesa etŝpura fervojlinio: En 1871 ekzistis konkretaj planoj por alpa fervojlinio de St. Pölten al Mariazell-Bruck a.d. Mur (Bruk ĉe la Mur). La 6-an de februaro 1895 la landa parlamento de Malsupra Aŭstrio decidis la konstruadon de fervojlinio nomata "Pielachtal-(Pilaĥvalo)-fervojo" de St. Pölten al "Kirchberg (Kirĥberg) ĉe la rivero Pielach". Pro redukto de la kostoj por fervojo tra malfacila tereno estis decidita la konstruado de etŝpura linio.

Linia mapo

La 21-an de novembro 1896 okazis la solena unua ŝpatpiko en Kirchberg a.d. Pielach. La 4-an de julio 1898 estis la komenco de la funkcia deĵoro de St. Pölten al Kirchberg a.d. Pielach. Jam dum la konstruado estis planata plilongigado de la fervojlinio tra Mariazell ĝis Gußwerk (Gusverk). En 1904 plukonstruado kaj la 6-an de aŭgusto 1905 funkcia deĵoro de Kirchberg a.d. Pielach al Laubenbachmühle (Laŭbenbaĥmile) al Mariazell sole por vartrafiko kaj la 2-an de majo 1907 kompleta trafiko.

Ekde la 15-a de julio 1907 trafiko ankaŭ de Mariazell ĝis Gußwerk, kiun oni inaŭguris la 28-an de majo 1908. La nova nomo tiam estis "Malsupra-aŭstria Stiria Alpofervojo", popoldire Alpofervojo aŭ Mariazell-a fervojo. En 1909 komenciĝis la elektrizo kaj la 27-an de marto 1911 komenciĝis la elektra funkcia servo de Laubenbachmühle al Wienerbruck (Vinabruk). Finfine la 7-an de oktobro 1911 estis la komenco de la elektre funkcia servo en la tuta sekcio de St. Pölten al Laubenbachmühle kaj Wienerbruck al Gußwerk.

La Mariazell-a fervojo estis unu el la unuaj fervojoj en la mondo, kiuj funkciis pere de unufaza alterna kurento kaj kontaktdrata tensio de 6.500 V kaj 25 Hz. Ĝi estis la unua oficiala etŝpura fervojlinio de Aŭstrio funkciigita per elektro-lokomotivoj. La elektra energio devenas de propra elektra centralo. Tiu situas en Wienerbruck, nomata "Stierwaschboden" (virbovalavogrundo). Ĝis hodiaŭ la elektra centrejo ricevas la hidraŭlikajn energiojn el du reten-basenoj. La unua estas la retenbaseno Wienerbruck kun kapacito de 300.000 kaj la alia retenlago kun akvovolumo de 2.000.000 . La elektra centralo situas sur la nivelo de la rivero Erlauf, kiu fluas en malalta valo, la "Stierwaschboden". Por faciligi la transporton de la konstrumaterialoj kaj diversaj aĵoj al la konstrulaboristoj de la elektra centrejo estis konstruata oblikva telfero rekte malantaŭ la turbina domo. Post la konstrufino malmuntata kaj novkonstruata aliloke; ĝis ankoraŭ servas al la transporto de diversaj aĵoj kaj de laboristoj al elektra centralo.

La arkitekto de la Mariazell-a fervojo estis inĝ. Josef FOGOWITZ, kiu ne ricevis respektindan dankon pro tiu eminenta laboro. Ja, kontraŭe li estis humiligata kaj jam forlasis la administracion de la fervojo en la 50-a jaraĝo. Lia posteulo estis inĝ. Eduard ENGELMANN, la posedanto de la famkonata artefarita glitkurejo en Vieno, en kvartalo Hernals, laŭ lia instigo okazis plua fervoja pioniraĵo, nome la elektrizo de la Mariazell-a fervojo. Li estiĝis famkonata per tiu ĉi verko, tamen li ankaŭ suferis saman sorton kiel lia antaŭulo Fogowitz. Kiam la imperiestro Franz Josef la 1-a faris veturadon per salon-vagono post la inaŭguro de la elektrizita linio, li eĉ ne diris sian literature famkonatan frazon: "Ĝi estis tre bela, ĝi tre plaĉis min". Engelmann restis sen danko, kvankam la tutan mondon mirigegis lia eminenta verko en la tiama tempo.

Unue veturis nur 2-radaksaj pasaĝeraj vagonoj, ekde 1908 ankaŭ veturas 4-radaksaj pasaĝervagonoj. Post la unua mondmilito la ekonomia situacio de la fervoja linio malboniĝis kaj la tiamaj landaj fervojoj de la federacia landa Malsupra Aŭstrio devis transdoni ankaŭ la Mariazellan fervojon al la Aŭstriaj Federaciaj Fervojoj (ÖBB) en la jaro 1922. Ankaŭ nuntempe la situacio de la fervojlinio ne estas rozkolora, ĉar oni ofte diskutas pri la fermo de la linio.