Mariupolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mariupolo
urbo en Ukrainio • urbo de provinca signifo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 87500–87590
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 449 498  (2017) [+]
Loĝdenso 1 842 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 8′ N, 37° 34′ O (mapo)47.13055555555637.563888888889Koordinatoj: 47° 8′ N, 37° 34′ O (mapo) [+]
Alto 67 m [+]
Areo 244 km² (24 400 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Mariupolo (Donecka provinco)
Mariupolo (Donecka provinco)
DEC
Mariupolo
Mariupolo
Situo de Mariupolo
Mariupolo (Ukrainio)
Mariupolo (Ukrainio)
DEC
Mariupolo
Mariupolo
Situo de Mariupolo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mariupol [+]
vdr
teatro

Mariupolo (ukraine Маріуполь) estas urbo de Ukrainio, apartenas al Donecka regiono, havena urbo ĉe la Azova Maro. Ĝi situas ĉe Kalmiuso-rivero. La urbo havas 500 000 loĝantojn. Tuta areo estas 166 km². Industria loko, marhaveno.

De marto 2022 Urbo-Heroo de Ukrainio. De majo 2022 okupata de rusoj, kaj la 30-an de septembro 2022 aneksita kune kun la tuta Donecka provinco kaj tri aliaj provincoj.

Historio

Mariupol estiĝis somere de la 1778 kiel Pavlovsk, surloke de fortikigita gardejo de zaporogoj el la 16-a jarcento. En 1789 ricevis urborajton (la plej malnova urbo de la Donecka provinco). La nomo Mariupol aperas nur en 1780, omaĝe al edzino de posta caro de Rusio Paŭlo la 1-a. Ekde 1948 ĝis 1989 la urbo havis nomon Ĵdanovo (Жданов).

La 24-an de januaro 2015 sur loĝkvartalon de la urbo falis bomboj de la misilo Grad mortigante 30 civilulojn kaj vundante preskaŭ 100. La evento estis parto de ofensivo gvidata de porrusaj separistoj kadre de la hibrida milito en orienta Ukrainio.[1] Ukrainaj regopovoj kaj Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) konfirmis, ke la atako okazis de la teritorio kontrolata de separistoj de tiel nomata Popola Respubliko de Donecko. La atako estis kondamnita flanke de regopovoj de Eŭropa Unio, NATO, OSKE kaj Usono. Prezidento de Ukrainio Petro Poroŝenko agnoskis ĝin kiel krimon subigitan al Internacia puna kortumo en Hago. Sekureca Servo de Ukrainio malkaŝis por publika scio, ke la atakon ordonis rusa oficiro komandanta specialan batalionon.

Distriktoj de la urbo

  • Centra (Центральний)
  • Kalmiusa (Кальміуський)
  • Livobereĵnij (Лівобережний - maldestra-borda)
  • Primorskij (Приморський - apudmara)

Demografio

Historia etna kaj lingva konsisto surbaze de oficialaj rusiaj, sovetaij kaj ukrainaj fontoj:

1897


1939

  • Ukrainoj: 109 718 (49,03%)
  • Rusoj: 79 758 (35,64%)
  • Grekoj: 15 921 (7,11%)
  • Judoj: 10 444 (4,67%)
  • Belorusoj: 2033 (0,91%)
  • Germanoj: 1773 (0,79%)

2001

Konindaj personoj naskiĝintaj en la urbo

Stacidomoj

Referencoj

  1. ĉe Yahoo, alirite 2022-04-01

Vidu ankaŭ