Marozia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marozia
Persona informo
Marozia
Naskiĝo 30-an de novembro 891 (0891-11-30)
en Romo
Morto ĉirkaŭ 937
en Romo
Familio
Dinastio Theophylactes vd
Patro Theophylact I vd
Patrino Theodora vd
Gefratoj Theodora II of Tusculum vd
Edz(in)o margrafo Alberiko • margrafo Gido de Tuskio • reĝo Hugo de Italujo
Amkunulo Serĝo la 3-a vd
Infanoj Johano la 11-a • Alberic II of Spoleto vd
Profesio
Okupo reĝino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marozia (ankaŭ: Mariuccia; naskiĝinta la ĉirkaŭ en 892, mortinta post 932) estis itala regantino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filino de la roma senatano kaj konsulo Teofilakto la 1-a (Tuskulo) kaj de Teodora (kiu papigis verŝajne Johanon la 10-an) estis unu el la plej fifamaj virinoj siatempe. Ŝi edziniĝis trifoje: unue al margrafo Alberiko, poste al margrafo Gido de Tuskio kaj fine (ekde 932) al reĝo Hugo de Italujo.

Ŝi estis amatino de papo Serĝo la 3-a, ebla patrino kaj avino de du papoj (Johano la 11-a kaj Johano la 12-a) regante kelkan tempon super Romon kaj la Papan ŝtaton. Papon Johano la 10-an ŝi arestigis en la Kastelo de Sankta Anĝelo en 928, kie li murditis en 929. Ŝia (el la unua geedzeco) filo Alberiko incitis ribelon kontraŭ ŝi. Detaloj pri ŝia morto ne konatas.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 13. Leipzig 1908, p. 345, kio legeblas tie ĉi interrete.