Aluvia grundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marsko)
La aluvia pejzaĝo Wedeler Marsch en Ŝlesvig-Holstinio (Germanio)
kanalo por malpliakvigo de aluvia grundo
La pumpejo Otterndorf helpas malpliakvigi aluvian grundon en norda Germanio
La pumpejo en Neuhaus (Oste) prenas akvon el la kanalo Neuhaus-Bülkau kaj same helpas malpliakvigi aluvian grundon

Aluvia grundo (ankaŭ marsko[1][2] el germane Marsch, france marais, angle marsh) en geografio estas tre fekunda, malseka herbeja grundo proksime de maroj kaj riveraj mar-enfluejoj, kies tero estas parte alportita de la proksima maro respektive rivero dum inundoj. Ĝi diferenciĝas de marĉo (germane Moor, france tourbière, angle bog), malseka grundo plena je torfo kaj sen necesa proksimeco al rivero aŭ maro - kvankam laŭ la simileco de la esperanta vorto marĉo kaj la germana/angla Mars(c)h eblus pensi alie.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Aluviaj grundoj ĝenerale estas tre ebenaj pejzaĝoj sen ajna natura plialtiĝo. Ili situas en alteco de la marnivelo aŭ iom sub ĝi proksime de riveroj aŭ maroj, dividitaj de tiuj akvaĵoj per natura terpeco aŭ artefarita digo. Laŭ la tera historio ili apartenas al la plej junaj geologiaj formaĵoj - ili ekestis dum la holocena epoko, do postglaciepoke.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Aluviaj grundoj ekestas pro iom-post-ioma pleniĝo je herboj sur origine salakvaj herbejoj. Se inundoj kaj ekstreme altaj tajdoj alportas novan maran akvon al la grundoj, marakvaj mineraloj restas tie.

Se aluvia grundo estas komplete protektata de inundoj pro digoj kaj poste sisteme malakvigita, tiumaniere kreante novan agrikultureblan kaj loĝeblan teritorion, ekestas poldero. Kie ne eblas protekto kontraŭ inundoj per digo, eblas konstrui artefaritajn montojn (kiuj germane nomiĝas "Warften", nederlande "terpen") kaj sur ili starigi domojn.

La aluvia grundo de norda Eŭropo malpliakviĝas helpe de fosaĵoj, kanaloj kaj pumpejoj. Per la malpliakviĝo malaltiĝas la grundo... La plej malalta punkto de Germanio ekzemple troviĝas en aluvia pejzaĝo 3,54 metrojn sub la marnivelo (en la pejzaĝo Wilstermarsch okcidente de la urbo Itzehoe en Ŝlesvig-Holstinio.

Agrikulturado[redakti | redakti fonton]

La aluviaj grundoj ĝenerale estas tre fekundaj. Eblas bredi bovojn, kaprojn kaj ŝafojn, kiuj paŝtiĝas per la herboj tie kreskantaj, sed ankaŭ eblas kultivi legomojn sur aluviaj grundoj. En Germanio ekzemple la aluvia pejzaĝo Dithmarschen konatas pro kultivado de brasiko, la pejzaĝo Altes Land apud Hamburgo kreskigas multajn pomojn kaj pirojn, kaj - same proksime de Hamburgo - la aluviaj pejzaĝoj Vierlande kaj Marschlande specialiĝis je diversaj legomoj kaj floroj. Pro la problema kaj pena neceso daŭre malpliakvigi aluviajn grundojn, tamen paŝtado kaj produktado de fojno preferatas.

La tre fekunda grundo estas esenca kialo por memstaraj kulturaj kaj historiaj evoluoj de la homoj en aluviaj regionoj - ekzemple la loĝantoj de la regiono Dithmarschen en Germanio estis longe politike memstaraj kaj multe pli bonfartaj ol siaj najbaroj en najbaraj regionoj, kies teritorioj estas sablaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo el la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. Ankaŭ la "nova" vortaro Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch in zwei Bänden de Erich-Dieter Krause el 2018 havas la terminon "marsko" (p. 890)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]