Marx Dormoy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marx Dormoy
Persona informo
Naskonomo René Marx Dormoy
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1888 (1888-08-01)
en Montluçon
Morto 26-an de julio 1941 (1941-07-26) (52-jaraĝa)
en Montélimar
Mortokialo eksplodilo
Tombo Montluçon
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Marx Dormoy
Familio
Patro Jean Dormoy
Frat(in)o Jeanne-Joséphine Dormoy
Okupo
Okupo politikisto • membro de Franca rezistado
vdr

René Marx DORMOY [maʁks dɔʁmwa] (naskiĝis la  1-an de aŭgusto 1888(nun 1888-08-01) en Montluçon (Allier), mortis la 26-an de julio 1941 en Montélimar (Drôme)) estis Franca socialista politikisto, fama pro sia opozicio al ekstremdekstro. Sub lia regado kiel Ministro pri Internaj Aferoj en la registaro de Léon Blum, la franca polico enfiltris organizaĵon de la Cagoule, kiu planis la renverson de la Tria Respubliko de Francio, gvidata de la registaro de la Popola Fronto. Dormoy direktis la areston kaj malliberigon de 70 cagoule-anoj en novembro 1937. La polico reakiris du tunojn da armiloj de iliaj lokoj.

Post la Okupacio de Francio, Dormoy kiel parlamentano rifuzis aprobi plenajn povojn al Marŝalo Philippe Petain kaj la Reĝimo de Vichy. Li estis arestita en 1940 kaj internigita en karcero en Montélimar. Li estis murdita tie en julio 1941 per bombo metita en sia domo. Oni suspektis, ke tio estis la faro de teroristoj de la Cagoule.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]