Marŝalo de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bastono de moderna Marŝalo de Francio.
Ŝultrinsigno de Marŝalo de Francio.

La Marŝalo de Francio (france Maréchal de France, plurale Maréchaux de France) estas milita distingo, pli ol militista rango, en nuntempa Francio, kiun ricevas kiel premio generaloj pro esceptaj atingoj. La titolo estis uzita ekde 1185, kvankam dum mallonge abolita (1793–1804) kaj dummallonge neuzita (1870–1916) dum la jarmilo de sia ekzisto. Ĝi estis unu el la Grands officiers de la couronne de France (grandaj oficiroj de la krono de Francio) dum la Ancien Régime kaj dum la Burbona Restaŭrado kaj unu el la Grandaj Dignuloj de la Imperio dum la Unua Franca Imperio (kiam la titolo ne estis "Marŝalo de Francio" sed "Marŝalo de Imperio").

Marŝalo de Francio montras sep stelojn. La marŝalo ricevas ankaŭ bastonon, nome blua cilindro kun steloj, iame lilifloroj dum la monarkio kaj agloj dum la Unua Franca Imperio. Ĝi havas la Latinlingvan surskribon: Terror belli, decus pacis, kio signifas "teroro en milito, ornamo en paco."

Inter la fino de la 16a jarcento kaj la mezo de la 19a jarcento, ses Marŝaloj de Francio ricevis la pli elstaran rangon de Marŝala Generalo de Francio: nome Charles de Gontaut, duko de Biron, François de Bonne, duko de Lesdiguières, Turenne, Villars, Saksio, kaj Soult.

Kelkaj marŝaloj de Francio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]