Masiniso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berbera reĝo Masiniso.

Masiniso, aŭ Masenseno, (Berbere: Masnsen, ⵎⵙⵏⵙⵏ; ĉ.238 a.K.[1]ĉ. 148 a.K.) — literumita ankaŭ Masinisa kaj Masena — estis la unua Reĝo de Numidio. Dum sia pli junaj jaroj li luktis en la Dua Punika Milito (218-201 a.K.), unue kontraŭ la Romianoj kiel aliancano de Kartago kaj poste kontraŭ ambaŭ flankoj. Kun Romia subteno, li unuigis la orientajn kaj okcidentajn tribojn de Numidio kaj fondis la ŝtaton nome Regno de Numidio. Li estis fama pro sia rolo kiel Romia aliacano en la Batalo de Zama kaj kiel edzino de Sofonisbo, nome kartaga nobelulino al kiu li permesis veneniĝi por eviti esti paradita en triumfa ceremonio en Romo.

Lia nomo estis trovita en sia tombo de Cirta, en nuntempa Konstantino en Alĝerio laŭ la formo de MSNSN (kiu estas legenda kiel Mas'n'sen kio signifas "Ties Senjoro").

Masiniso estas tre amplekse konsiderita kiel simbolo kaj grava prapatro por la nuntempaj Berberoj.

La historio de Masiniso estas rakontata en la verko de Tito Livio nome Ab urbe condita (verkita en ĉirkaŭ 27–25 a.K.). Li estis montrita ankaŭ en la verko de Cicerono nome Somnium Scipionis (sonĝo de Scipiono).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fage, J. D.. (1979-02-01) The Cambridge History of Africa (angle). Cambridge University Press, p. 180. ISBN 9780521215923.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]