Matilda de Bulonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matilda de Bulonjo
Reĝedzino de Anglio
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1105
en Boulogne-sur-Mer
Morto 3-an de majo 1152 (1152-05-03)
en Hedingham Castle
Mortis per febro vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Flandra dinastio (Balduenoj) vd
Patro Eŭstako la 3-a vd
Patrino Maria de Skotlando, grafino de Bulonjo vd
Edz(in)o Stefano de Anglio
Infanoj Eŭstako la 4-aMaria de BulonjoVilhelmo la 1-a • Baldwin de Boulogne • Matilda de Blois vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Grafo de Bulonjo
Dum 11251151
Antaŭulo Eŭstako la 3-a
Sekvanto Eŭstako la 4-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Matilda de Bulonjo (n. ĉirkaŭ 1105, m. la 3-an de majo 1152) estis grafino de Bulonjo kaj la edzino de reĝo Stefano de Anglio.

Ŝi naskiĝis en Bulonjo kaj estis filino de Eŭstako la 3-a de Bulonjo kaj Maria de Skotlando (filino de Malkolmo la 3-a kaj Sankta Margareta de Skotlando), kaj, tra sia patrino, devenis de anglosaksaj reĝoj de Anglio. Ŝi estis kuzino de imperiestrino Matilda, la malamiko de Stefano.

En 1125 ŝi edziĝis al Stefano de Blois, Grafo de Mortain kaj nepo de Vilhelmo la 1-a de Anglio. Ĉirkaŭ tiu jaro mortis ŝia patro, kaj ŝi kaj Stefano iĝis kunregantoj de la graflando de Bulonjo. Henriko la 1-a donis al ili loĝejon en Londono. Antaŭ la morto de Henriko, Matilda naskis du infanojn, Baldueno kaj Matilda, sed verŝajne ambaŭ mortis infane.

En 1135 mortis Henriko la 1-a, kaj Stefano rapidis al Anglio por pretendi la anglan tronon, gajnante la subtenon de la plejparto de la anglaj nobeloj. Matilda gravedis, kaj sekvis sian edzon nur post la nasko de tria ido, Eŭstako la 4-a.

En 1139 komenciĝis longa enlanda milito en Anglio, inter Stefano kaj imperiestrino Matilda. Matilda de Bulonjo forte subtenis sian edzon. Post la katastrofa Batalo de Lincoln (1141), kiam Stefano estis kaptita, ŝi kunigis armeon, sieĝis la imperiestrinon kiu mem sieĝis Henrikon de Blois, la fraton de Stefano, forpelis la imperiestrinon, kaj kaptis ŝian fraton Roberton.

Ŝi mortis pro febro en Kastelo Hedingham, Essex kaj entombiĝis en Abatejo Faversham, kiun ŝi kaj Stefano fondis en 1148.

Stefano kaj Matilda de Bulonjo havis kvin infanojn: