Maurice Rollet de l'Isle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurice Rollet de l'Isle
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1859 (1859-11-19)
en Parizo
Morto 24-an de novembro 1943 (1943-11-24) (84-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo
Okupo
Okupo hidrografo • esperantisto
vdr
karikatura bildkarto el ĉ. 1913

Maurice ROLLET DE L' ISLE (role dö lil), (Naskiĝis la 19-an de novembro 1859, mortis 24-an de novembro 1943 en Parizo) franca hidrografista ĝenerala inĝeniero de la franca maristaro, estinta direktoro de la Centra Oficejo hidrografista en Paris.

Sendita en Ĉinan Maron kaj en Tonkinon en 1884-1885, partoprenas desegnadon de multaj mapoj de la nordaj (1887-1899) kaj okcidentaj (1903-1948) marbordoj de Francio. Scienca vojaĝo al Martiniko post erupcio de Monto Pelée (1902), prezidanto de Société pour la propagation de l'Espéranto (1911-1923), prezidanto de la fizika oceanografia sekcio de la nacia komitato de geodezio kaj geofiziko (Comité National de Géodésie et de Géophysique, 1923-1929).


Vivo[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Maurice ROLLET DE L' ISLE (role dö lil), franco, hidrografista ĝenerala inĝ. de la franca maristaro, estinta dir. de la Centra Oficejo hidrografista en Paris. Nask. je la 19-a de novembro 1859 en Paris. E-iĝis en 1903. Prezidis la Parizan sekcion „Latina Kvartalo“ en 1909. Prez SFPE 1911-23. Kunorganizinto de la UK en Paris, 1914. Prez. la Parizan grupon 1920. Membro de ICK. Ĝen. sekr. de ISAE. LK de 1909, dir. de la Akademia Sekcio de teknikaj vortaroj, redaktis ĝian bultenon. Prez. de la Akademio de 1933. Li tute direktis la francan movadon de 1911 ĝis 1923. Direktante sian atenton al la ĝenerala propagando, li redaktis kolekton da broŝuroj, unuj ĝeneralaj, aliaj difinitaj por individua propagando ĉe personoj de profesioj, al kiuj Esperanto povas esti utila (komercistoj, instruistoj, ktp). En 1932 li verkis broŝuron specialan por la deputitoj kaj senatanoj. Tiuj dokumentoj estas modeloj de klareco kaj de konvinka forto. Li agis persone, ĉiam en formo modera, sed per senlaca agado, en la intelektaj medioj kaj el diversaj porscienca societoj. Al li oni dankas speciale la agadon de la Komerca ĉambro de Paris (1920), kiun sekvis la raporto de Baudet, la enkondukon de E en la „Ecole Universelle par correspondance“, la proponon de la „Association française pour l' Avancement des Sciences“ por E kaj la faman manifeston por E, subskribitan de pli ol 40 membroj de la Scienca Akademio, ĉe kiu Generalo Sébert estis jam klopodinta. Li kunlaboris en diversaj E-aj gazetoj, precipe sciencaj. Krom prop. broŝuroj kaj scienca fundamenta terminaro, li direktis „Provo de Marista Terminaro“, 1908; kaj verkis: „L' Initiation à l' E“, 1928. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.
L. BASTIEN.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La aŭtoro majstre pruvas la superecon de la sur longa praktikado bazita Esperanto super ĉiuj aliaj teoriaj projektoj de internaciaj lingvoj aŭ plibone de ŝanĝitaj Esperantoj. 
— Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)
Citaĵo
 Ĉiu bona propagandisto kaj ĉiu instruisto nepre devas posedi ĉi tiun klere verkitan broŝuron. 
— Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)
  • „L'initiation à l’Esperanto“ . Eld. Belga Esperanto-Instituto, Antwerpen, 1928; 75 pĝ.
Citaĵo
 La libro pritraktas en franca lingvo la verkon de Zamenhof, kiu prezentas la solan solvon de internacia lingvo kaj kiu estas vivanta lingvo; la historion de E. kaj la vivon de Zamenhof, la organizon kaj la nunan staton de la movado fine la celon kaj la manieron de la propagando.

Ni gratulu al la francaj samideanoj, ke nia eminenta Rollet de l’Isle donacis al ili tian valoran propagandilon kaj informilon por la samideanoj mem, kiuj multon povus lerni el

ĝi. Sed ni bedaŭras, ke la samideanoj, kiuj ne scipovas la francan lingvon, ne havos la eblecon konatiĝi kun ĝia enhavo. Esperantlingva eldono multe valorus! 
— Hugo Steiner. Aŭstria Esperantisto (revuo) n047 (okt 1928)
  • „Farado kaj analizo de la malsimplaj vortoj“. Propra eldono. 1936. 28 pĝ.
Citaĵo
 „Logika Esperanto“ estas la ĉeftitolo de la verketo, kiu certe faros multan utilon al niaj samideanoj, studinte ĝin. La uzado de la malsimplaj formoj de la verbo estas ofte malĝusta; tial ĉi tiu verketo servu por plibonigi ĝin. Partojn ni publikigos en la „gramatika parto“ de nia AE. 
— St. Aŭstria Esperantisto n.147 (okt 1937)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

De maldekstre: L. L. Zamenhof, Harold Bolingbroke Mudie, Rollet de l'Isle kaj Joseph Silbernik dum UK 1912 en Krakovo
  • Au Tonkin et dans les mers de Chine. Souvenirs et croquis. Paris : Plon-Nourrit et Cie (1886).
  • Manuel de l’explorateur. Procédés de levers rapides et de détail ; détermination astronomique des positions géographiques. /en collab. avec É. Blim, Paris : Gauthier Villars (1899).
  • Provo de Marista Terminaro. Paris : Hachette (1908).
  • La valeur pédagogique de l'espéranto pour l'enseignement du français. Paris : Société Française pour la Propagation de l'Espéranto (1920).
  • L'Espéranto et le tourisme. 2ème éd. Paris : Société Française pour la Propagation de l'Espéranto (1920).
  • Lexique météorologique en 12 Langages. /collab. É. Dalcambe, Paris : Office National Météorologique (1931).
  • Étude historique sur les Ingénieurs Hydrographes et le Service Hydrographique de 1814 à 1914. (redaktita en 1914, eldonita en 1950).

Pri Maurice Rollet de l'Isle[redakti | redakti fonton]

  • Maurice Rollet de l'Isle, géographe espérantiste. / G. Joly, La Géographie n°1511.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Maurice Rollet de l'Isle » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Antaŭe:Prezidanto de la Societo Franca por la Disvastigo de EsperantoPoste:
Théophile Cart19111923Daniel Eyquem
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.