Max Petitpierre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Petitpierre
Persona informo
Max Petitpierre
Naskiĝo 26-an de februaro 1899 (1899-02-26)
en Neŭŝatelo
Morto 25-an de marto 1994 (1994-03-25) (95-jaraĝa)
en Neŭŝatelo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Neŭŝatelo vd
Partio Libera Demokratia Partio de Svislando vd
Familio
Edz(in)o Antoinette Petitpierre vd
Infanoj Gilles Petitpierre vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • juristo vd
Laborkampo politikoekstera politiko • neŭtraleco • juro vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Max PETITPIERRE estis svisa politikisto kaj membro de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando. Li naskiĝis la 26-an de februaro 1899 en Neŭŝatelo, kie li ankaŭ mortis la 25-an de marto 1994.

Kantono Neŭŝatelo[redakti | redakti fonton]

Max Petitpierre estis en la 1930-aj jaroj profesoro pri juro por la Universitato de Neŭŝatelo. En 1937 li estis elektita kiel deputito de la radikaldemokrata partio de Svislando elektita kiel membro de la Granda Konsilio de Kantono Neŭŝatelo. En 1942 li fariĝis reprezentanto de Kantono Neŭŝatelo en la Konsilio de la Kantonoj, la malgranda ĉambro de la svisa parlamento.

Federacia Konsilio[redakti | redakti fonton]

Li estis elektita la 14-an de decembro 1944 kiel membro de la Federacia Konsilio. La 30-an de junio 1961 li demisis. Dum sia ofictempo li gvidis la Svisan Federacian Departementon pri Politiko.

Li estis federacia prezidanto dum la jaroj 1950, 1955 kaj 1960 kaj vicprezidanto en la jaro 1949.

Gravaj meritoj[redakti | redakti fonton]

En 1945 li funkciigis diplomatajn rilatojn kun Soveta Unio kaj en 1950 dank al li Svislando diplomatie ahnoskis kiel unua okcidenta lando la Popolan Respublikon Ĉinion. Danke al tiu en tiu tempo kuraĝa decido Svislando povis reprezenti dum multaj jaroj en Pekino la interesojn de preskaŭ ĉiuj aliaj okcidenteŭropaj landoj, kiuj obstine rifuzis akcepti Popolan Ĉinion kiel vera reprezentanto de Ĉinio kaj anstataŭe flegis diplomatiajn rilatojn kun Tajvano.

Petitpierre kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 2-an de junio 1954 Max Petitpierre oficiale akceptis delegacion de la Svisa Esperanto-Societo, al kiu apertenis d-ro Arthur Baur, Bruno Graf, William Perrenoud kaj aliaj. Petitit Pierre tiam esprimis sian favoran opinion kaj subtenon por la Esperanto-movado. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 193)


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]