Mayapan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mayapan
arkeologia loko [+]

LandoMeksiko
Koordinatoj20° 37′ 46″ N, 89° 27′ 38″ U (mapo)20.629444444444-89.460555555556Koordinatoj: 20° 37′ 46″ N, 89° 27′ 38″ U (mapo)

Mayapan (Jukatanio)
Mayapan (Jukatanio)
DEC
Mayapan
Mayapan
Lokigo de Jukatanio en Meksiko

Map
Mayapan
Vikimedia Komunejo:  Mayapan [+]
vdr

Mayapan (hispane Mayapán) estas antikva majaa urbo en Jukatanio, Meksiko. La nomo "Mayapan" signifas pli-malpli "standardo de la majaoj". La urbo estis loĝita inter la jaroj 1007 kaj 1440 kaj troviĝas ĉirkaŭ 40 km sude de Merida kaj 100 km okcidente de Chichén Itzá.

Ruinoj en Mayapan

La plej grava evento de la urba historio estis la venko super la najbara Chichén Itzá komence de la 13-a jarcento.

En Mayapan troviĝas temploj, placoj, loĝejoj kaj observatorioj. Tamen la nuna stato de la konstruaĵoj estas malpli bona ol en aliaj ruinejoj de la ĉirkaŭo. Tio estas pro ribelo, kiu okazis ĉirkaŭ la jaro 1440, kiam la plej multaj konstruaĵoj estis bruligitaj kaj detruitaj. La plejparto de la loĝantoj estis tiam mortigitaj.

Dum la kulmino de la urbo vivis en ĝi verŝajne 12.000 homoj en ĉirkaŭ 3.500 konstruaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

20° 37' 46" N, 89° 27' 38" W Mapo