Mayawati Kumari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mayawati Kumari
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1956 (1956-01-15) (68-jaraĝa)
en Nov-Delhio
Religio hinduo vd
Lingvoj hindia vd
Loĝloko Laknaŭo vd
Ŝtataneco Barato vd
Alma mater Universitato de Delhio • Chaudhary Charan Singh University • Faculty of Law vd
Partio Bahujan Samaj Party vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mayawati Naina KUMARI [majavati] (naskiĝis la 15-an de januaro, 1956, Delhio) estas barata politikisto kaj ĉefministro de Utar-Pradeŝo. Ŝi estas same prezidanto de Bahujan Samaj Party (BSP), kiu partio venkis la balotojn en 2007. Ŝi estis pli frue ĉefministro de Utar-Pradeŝo inter 1995 kaj 1997, inter 2002 kaj 2003 per apogo de la Bharatiya Janata Party.

Mayawati estas la unua dalita virino, kiu iĝis ĉefministro en iu federacia ŝtato de Barato.

Ŝi studis juron ĉe Universitato de Delhio, estis instruisto en Delhio ĝis sia plentempa engaĝigo en la politiko en 1984.

Kanshi Ram fondis en 1984 la partion BSP por reprezenti la dalitojn kaj Majavati elstaris en la organizado. En 2001, Kanshi Ram nomumis ŝin sia posteulo.