Mayflower

El Vikipedio, la libera enciklopedio
replikaĵo de la origina ŝipo, kiu nun troveblas en Plymouth, Masaĉuseco

Mayflower [mejfloŭer] estas grava, fama ŝipo de la usona historio, per kiu veturis la unuaj elmigrintoj el Anglio al Masaĉuseco, por fondi en 1620 la unuan konstantan setlejon de Nov-Anglio - la nova loĝloko nomiĝis Plymouth, same kiel haveno Plymouth en la graflando Devono de Anglio, de kie ekvojis la ŝipo en sia paso de la Atlantiko.

La ŝipo[redakti | redakti fonton]

Laŭ esploroj, taksoj de historiistoj, la akvoelpremo de la ŝipo estis ĉ. 180 tunoj kaj ĝi longis 27 metrojn.

Oni konstruis en 1957 en Anglio - memore al historia vojo de Mayflower - la kopion de la originala ŝipo kaj oni ŝipis dum 53 tagoj al Masaĉuseco.

La unua marveturo[redakti | redakti fonton]

La unuaj setlontoj alvenis en Anglio el Nederlando, per la pli malgranda ŝipo Speedwell. Kiam la Mayflower ekveturis la 15-an de aŭgusto el Southampton, la ŝipo Speedwell akompanis ĝin. Ĉar evidentiĝis, ke la Speedwell ne eltenas la maran veturon, ĝi returniĝis dufoje. Finfine, kiam la ŝipo Mayflower kiel sola ŝipo ekiris la 6-an de septembro el la anglia haveno Plymouth unu monaton poste, ĝi kunprenis parton de la pasaĝeroj kaj varoj. La pli konataj unuaj kunveturantoj de la Mayflower estis William Bradford kaj Myles Standish.

La ŝipo Mayflower - luita de la komerca entrepreno „Londonaj Aventuristoj” - ne povis atingi la donacitan teritorion en Virĝinio pro la tempesta veturo kaj post 66-taga ŝipado surbordiĝis ĉe la kabo Cod, ĉe la hodiaŭa loko de Provincetown, ŝtato Masaĉuseco, kaj sekvatage, la 11-an de novembro, sur loko de la posta Plymouth elŝipiĝis 102 setlantoj.

Antaŭ la elŝipiĝo de la onta loĝloko Plymouth, la 11-an de novembro, 41 viraj pasaĝeroj kontraktis, ke ili formas politikan unuon por fondi komunan registaron kaj oni estimas ĉiujn ontajn akceptotajn leĝojn kaj regulojn. Tiu dokumento (Majfloro-interkonsento) estis civila versio de la kutima presbiteriana eklezia kontrakto. Tio donis bazon por regado de la nova loĝloko Plymouth. La ŝipo ankris en la natura haveno de la loko ĝis aprilo de la sekva jaro, tiam ĝi reiris al Anglio.