Mazandarananoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝijaismo
Mazandarananoj
etno
Iranaj popoloj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr
Nowruz ĉe Mazandarananoj.

La mazandarananoj (en la mazandarana lingvo تپورون, perse مردم مازندرانی) estas iranlingva etno kies precipa vivregiono estas la provinco Mazandarano kaj limaj terenoj en norda Irano. La Elborz-Montaro markigas la sudan limon de la teritorio. Kune kun la giloj, la mazandarananoj konsistigas la "kaspiajn etnojn", kiuj loĝas ĉe la suda marborda regiono de la Kaspia Maro. La mazandarananoj parolas la mazandaranan lingvon, kiu estas proksime rilata al la gila lingvo - ambaŭ apartenas al la irana lingvaro.

Laŭ taksoj en 2006 ekzistis inter 3 kaj 4 milionoj da mazandarananoj. Plej multaj el ili estas ŝijaismaj islamanoj.