Maĉalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maĉalo
Fotomontaĵo
urbo

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo EC070150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 288 072  (2022) [+]
Loĝdenso 4 807 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 16′ S, 79° 58′ U (mapo)-3.2666666666667-79.966666666667Koordinatoj: 3° 16′ S, 79° 58′ U (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 59,93 km² (5 993 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Maĉalo (Ekvadoro)
Maĉalo (Ekvadoro)
DEC
Maĉalo
Maĉalo
Situo de Maĉalo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Machala [+]
vdr

Machala [maĉAla] en hispana origine, MaĉalaMaĉalo en Esperanto, (hispana plennome, San Antonio de Machala) estas urbo de Ekvadoro, ĉefurbo de la Provinco El Oro. Kun populacio de 245 972 loĝantoj en 2010, ĝi estas la kvara urbo plej grava de la lando ekonomie kaj la mara havenurbo post Guajakilo. Ĝi situas ĉe la suda marbordo de Ekvadoro.

Temas pri urbo tre produktiva en agrikulturo kaj kun granda komerca kaj banka movado kiu konstituas ĝin en la ekonomia poluso de la suda Ekvadoro. Ties populacio dediĉas sin majoritate al aktivadoj en agrikulturo, industrio kaj haveno, pro tio agnoskata internacie kiel “Capital Bananera del mundo” (banana ĉefurbo de la mondo). La urbo estas la centro politika, financa kaj ekonomia de la provinco, kaj unu de la ĉefaj de la lando, sidejo de grandaj kulturaj, financaj, administraj kaj komercaj instancoj.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La toponimo Maĉala devenas de du vortoj: Mak-Ĉal en lingvoj kichea kaj ĉimua; ambaŭ signifas nobelon aŭ grandan limon kaj aludas al la etenda ebenaĵo kie setlis la indiĝenoj de kuŝejo malkovrita en 1537 ĉe la elfluo de la rivero Jubones.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1895 okazis la batalo de la Ĉaro, nome bataleto ĉirkaŭ ĉaro kiu transportis diversajn pezajn pafarmilojn. Venkis la liberaluloj, kio iĝis iel antaŭaĵo por la venko de la venonta liberala revolucio en Guajakilo, la 5a de junio de 1895, kiu enpovigis Eloy Alfaro al la prezidenteco de la Respubliko.