Maŭricia anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maŭricia anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. theodori
Anas theodori
(Newton & Gadow, 1893)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Maŭricia anaso (Anas theodori) estis formortinta birdo el la grupo de la plaŭdanasoj kiuj iam loĝis en la insuloj de Maŭricio kaj Reunio. Ĝi estis malgranda kreko de la superspecio Anas gibberifrons de la subgenro Nettion de la tipa genro Anas. Ties plej proksima parenco estas probable la Berniera kreko el Madagaskaro kaj, krom havi pli fortajn flugilojn kaj esti konsiderinde pli granda (inter Sunda kreko kaj Platbeka anaso laŭ grando), ĝi ŝajne aspektis tre simila al tiu specio.

Dekomence oni proponis, ke la Melera anaso, ankaŭ el Madagaskaro, estas la plej proksima parenco de A. theodori, sed dum pliaj restoj de tiu lasta estis elterigitaj, tio ŝajnis pli malverŝajne. Krom kelkaj, mallongaj priskriboj, ne multe oni konas pri tiu birdo kiam ĝi vivis, sed ties kutimaro probable ne diferencas signife el tiuj de ties plej proksimaj parencoj. Oni trovis ostojn en Maŭricio kaj pli ĵuse ankaŭ en Reunio. La scienca nomo honoras Thé́odore Sauzier, kiu disponigis multajn ostojn de formortintaj birdoj troviĝintaj en Maŭricio por la scienco.

Formorto[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo iĝis formortinta en ambaŭ insuloj preskaŭ samtempe kaj pro la sama tialo: troa ĉasado. En Maŭricio, la "grizaj krekoj" troviĝis en "grandaj nombroj" en 1681, sed en 1693, François Leguat (1708, vidu sube) trovis ke "naturaj anasoj" estas jam raraj. En 1696, la nederlanda guberniestro Roelof Deodati menciis la specion lastfoje kiel ankoraŭ vivanta. En Reunio la specio estis lastfoje menciita kiel loĝanta "en kvanto" ĉe la listo de de la Merveille farita en 1709 pri la natura vivo de la insulo, sed ĉar Feuilley ne listis akvobirdojn en sia informo de 1705, la informo de de la Merveille estis evidente bazata sur malaktuala onidira informaro. La lasta fidinda registro de la specio en Reunio ŝajne estas la informo de la Pastro Bernardin en 1687; tiele la dato de la formorto povas esti ĉirkaŭkalkulata je fino de la 1690-aj jaroj en Maŭricio, kaj kelkajn jarojn antaŭe en Reunio.

La informoj de Bernardin kaj (1710) de Antoíne Boucher estas kaporompigaj ĝis nun, ĉar ili mencias kaj anserojn, sarcelles (kreko, tiu specio) kaj anasojn canards (anasoj estas pli grandaj ol sarcelles) kiel loĝantaj aŭ loĝintaj en Reunio. Estas eble ke osto de karpometakarpo ŝajne el merganaso de la genro Aythya aludas al tiuj canards. Se tio pravas, tiuj birdoj estis probable rilataj al la Madagaskara merganaso, el kiuj restas nur kelkaj malgrandaj nombroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]