Medina Azahara

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Medina Azahara estas rokenrola muzik-ensemblo naskiĝinta en Kordovo (Andaluzio-Hispanio) en la jaro 1979-a. Ĝiaj unuaj membroj estis Pablo Rabadán (klavaro), Manuel S. Molina (basulo), Manuel Martínez (kantisto), José A. Molina (drumo) kaj Miguel Galán (gitaro).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ilia unua disko aperis en la jaro 1980-a, sub la nomo Medina Azahara, kaj ĝi tute enkadriĝas en la tiutempa andaluza rokenrolo, al kiu apartenis ankaŭ ensembloj kiel Triana. En la unua disko estas la fama kantaĵo Paseando por la Mezquita, kiu ĝis nun estas la plej konata elkreaĵo de la ensemblo. La dua disko estis La esquina del Viento de la jaro 1981-a, kaj en 1982-a aperis Andalucía. Sed tiam la andaluza rokenrolo ĉesis esti ekonomie profitodona kaj pro tio la entrepreno produktinta la diskojn de Medina Azahara ne produktis pliajn.

En la jaro 1986-a la membroj de la ensemblo mem produktis novan diskon Caravana Española. En la jaro 1989-a nova membro venis, li estis Paco Ventura, ludanta gitaron. Ili kontaktis kun nova entrepreno kaj tiel aperis la disko Al-Hakim. Nova drumisto eniris en la ensemblon; li estis Manuel Reyes.

En la jaro 1990-a aperis nova disko En Directo, sonbendigita okaze de koncerto en Leganés (Madrido). En la jaro 1992-a oni eldonis Sin Tiempo; du el la kanzonoj de tiu disko atingis la unuajn postenojn kiel plej venditaj diskoj. En la jaro 1993-a aperis Dónde esta la luz kaj en 1995-a Árabe. En la jaro 1998-a aperis Tánger, disko kun videbla influo de la araba kaj al-andalusa muziko en kiu kunlaboris maroka orkestro.

En la jaro 1999-a ĝia disk-entrepreno eldonis Baladas kaj en la jaro 2000-a aperis XX, koincide al la 20-a datreveno de la ensemblo. En la jaro 2001-a ili sonbendigis versiojn de kantaĵoj de Triana, Miguel Ríos, Módulos, Los Salvajes….

En la jaro 2003-a aperis nova disko Aixa kiu atingis tiujare du gravajn premiojn, unu al la plej altkvalita rokenrola disko en Hispanio kaj alian por la kantaĵo Córdoba, en kiu ili havis kunlaboron de la Sinfonia Orkestro de Kordovo. En la jaro 2005-a, por festi la 25-an datrevenon, aperis Medina Azahara 25 años kaj en tiu jaro oni publikigis ankaŭ La Estación de los Sueños, unu el la plej belaj diskoj de la kordova ensemblo. En la jaro 2006-a aperis kompil-disko enhavanta la plej konatajn kantaĵojn plus la unuan kantaĵon en la angla lingvo: Niños. En la jaro 2007-a aperis Se Abre la Puerta, albumo omaĝa al la andaluza rokenrolo kun versioj de la ensembloj Triana kaj Alameda.

Medina Azahara estas konstanta muzik-ensemblo kiu naskiĝis en la ora epoko de la andaluza rokenrolo. Ili sukcesis sekvi propran linion kun senĉesa eldonado de diskoj kaj koncertoj tra la tuta Hispanio. Ili esas konataj kiel “la kalifoj de la hispana rokenrolo”.