Mejozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kromosomoj en mitozo (supra parto) kaj mejozo (malsupra parto).

Mejozoreduktoĉeldividiĝo estas binara dividiĝoprocezo kiu produktas generajn ĉelojn: nome ovolojn kaj spermatozoojn. La homologaj kromosomparoj pro tio ne plu kune troviĝas en la patrina ĉelo. Kio estas genetika de la patro kaj de la patrino estos hazarde dividita al la filinaj ĉeloj.

La patrina ĉelo estas duploida kaj enhavas homologajn kromosomojn. La filinaj ĉeloj enhavas nur unu kromosomon de ĉiu homologa paro kaj nomiĝas unuploidaj.

Interfazo[redakti | redakti fonton]

La evoluo estas preskaŭ sama al tiu de la mitozo. La unuan kreskofazon, la sintezan periodon kaj la duan kreskofazon ni povas resumi jene.

  • Okazas DNA-replikado: ĉiu kromatidodrato sin mem kopias al du kromatidodratoj.
  • Produktado de grandaj kvantoj da H1-histonoj (proteinoj).
  • La kromatidodratoj sin pli spiraligas kaj kondensas al kromosomoj.
  • Duobliĝo de la centrosomo (centriolparo) kaj membranpliiĝo.
  • La homologaj kromosomoj serĉas unu la alian kaj povas juntiĝi: genetika interŝanĝo.

Procezo de la mejozo[redakti | redakti fonton]

Unua mejoza dividiĝo[redakti | redakti fonton]

Profazo I

La nukleomembrano kaj nukleoloj malaperas, spindelo estas konstruata kaj la kromosomoj klare videblas. Ili moviĝas al la ekvatora ebeno inter du centriolparoj. La disvastiĝo de la kromosomo de patro kaj patrino okazas hazarde.

Metafazo I

La kromosomoj sin metas nun, ne ĉiu aparta kiel ĉe mitozo, po homologa paro en la ekvatora ebeno. Do estas du fratinokromatidoj kiuj fiksiĝas al la mikrotubetoj de la spindelo.

Anafazo I

La homologaj kromosomoj nun, ĉiu kun ilia du fratinaj kromatidoj, estas reciproke fortirataj. La nombro da kromosomoj estas duonigita.

Telofazo I

La ĉelo sin laĉe premas. Nun ekestas du filinaj ĉeloj kiu posedas po unuoidan nombron da kromosomoj, ĉiufoje ekzistanta el du fratinokromatidoj.

Dua mejoza dividiĝo[redakti | redakti fonton]

Je ĉi tiu parto de la mejozo ne antaŭiras interfazon kaj tuj sekvas post la unua mejoza dividiĝo. Ĉi tiu fazo pasas kiel la mitozo, kun la diferenco ke ne plu estas homologaj paroj.

Profazo II

En ĉiu filina ĉelo spindelo estas formita, orte je la direkto de la antaŭa.

Metafazo II

La kromosomoj situas unu sub la alia en la ekvatora ebeno kun ilia centromero fiksita al la mikrotubetoj.

Anafazo II

La titdratoj distiras la fratinokromatidojn, tiel ke ĉiu moviĝas al ilia poluso. Nun ni akiras sendependajn filinajn kromosomojn.

Telofazo II

La spindeloj estas malkonstruataj. Denove okazas laĉa premo de la ĉelo. La kromosomoj trapasas la malspiraligadon kaj malkondenson al longaj maldikaj kromatinodratoj.

La rezulto estas kvar gametoj kiuj estas unuploidaj.