Melodía FM Estéreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melodía FM Estéreo
Urbo Bogoto
Lando Kolombio
Slogano Melodía! Radio el talento.
Pli bona — ne eblas!
Kun la plej bela muziko el la mondo.
Tiu ĉi estas Melodía Estéreo – tiu de la muziko bela!
Por ĉiuj aĝoj muzikaj.
Ĝuu je la feliĉo — Ĝuu je Melodía Estéreo!
Muziko estas la lingvaĵo de la anĝeloj — Melodía Estéreo: la anĝelo, kiun vi kunportas en via koro!
Formato Instrumenta muziko, fonmuziko
Frekvencoj 96.9 FM
Tempo de elsendo Ĉiutempe
Zono de elsendo Kolombio
Lanĉita 1966 aŭ 1967
Fondinto Efraín Páez Espitia
Posedanto Cadena Melodía de Colombia nome de Gerardo Páez Mejía, Efraín Páez Espitia, Elvira Mejía De Páez, Fernando Páez Mejía, Nubia Yaneth Páez Mejía
Gvidantoj Gerardo Páez Mejía, Gustavo Niño Mendoza, Dora Luz Pimiento, Tito Martínez Ortiz
Retejo www.cadenamelodia.com
Reta elsendo cm.letio.com
vdr

Melodía FM Estéreo 96.9 FM estas kolombia radiostacio specialiĝinta pri instrumenta muziko, salon- kaj fon-muziko. Krome, ĝi elsendas sukcesan kantitan muzikon en la angla, la franca, la itala, la portugala, la germana, la japana, la gvadelupa kreola kaj haitia kreola. Parolistoj elsendas en la hispana kaj sporade en la franca.

Elsendaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La oficiala horo (je ĉiuj dekkvin minutoj). Anoncate per kloŝ-sono ĉi tiel: "Ĉe Melodía Estéreo, la oficiala horo -- Estas la ...".
  • Nacia himno de Kolombio, ĉiutage je la 6a kaj la 18a. Enkonduko: "Ĉar ni sentas nin fieraj esti kolombianoj, kaj ĉar ni havas la plej bonan landon el la mondo, ni invitas vin aŭskulti respektoplene nian himnon. Sentu vin fiera esti kolombiano".

Muziko[redakti | redakti fonton]

  • Muzika koncerto 96.9 (prezentita en la hispana kaj la franca): ĉiusabate je la 17a ĝis la 18a, ripetata dimanĉe je la 12a. Dediĉita al ununura muzikisto, pri kiu la parolisto Gerardo Páez Mejía aldonas siajn komentojn. Kun aplaŭsoj post ĉiu kanzono.

Novaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Lasta horo Melodía, je la 4:45 kaj la 8a. Lokaj novaĵoj. Ĝi ĉiam komenciĝas per la frazo "Bogoto, lasta horo Melodía..."
  • Lastaj novaĵoj por stabanoj (je la 5a, la 12a): pozitivaj novaĵoj el Kolombio kaj la mondo kun la plej bela muziko el la mondo. Direktoroj: Efraín Páez Espitia kaj Gerardo Páez Mejía, prezentitaj de Gustavo Niño Mendoza kaj Tito Martínez Ortiz. Enkonduko: Melodía FM Estéreo kaj Melodía AM prezentas: Lastaj novaĵoj por stabanoj. Lastaj novaĵoj por stabanoj, la programo kun la muziko plej bela el la mondo kaj la plej kompletaj novaĵoj pozitivaj el Kolombio kaj la mondo.

Bultenoj[redakti | redakti fonton]

  • Internacia kontakto. Je la 13:30. Jenaj bultenoj aŭskulteblas en Melodía FM Estéreo kadre de infomado el eksterlando:

Kulturo kaj intervjuoj[redakti | redakti fonton]

  • Sano muzika
  • La muzika hejm-reveno (prezentita en la hispana kaj la franca)
  • La ĉefa gravulo de la semajno
  • Kultura momento

Disaŭdigataj muzikistoj laŭ genroj[redakti | redakti fonton]

Oni aŭskultas en Melodía FM Estéreo melodiojn el jenaj muzikistoj — inter aliaj:

Instrument-melodiaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Aŭskulteblas instrumentiaj versioj de populara muziko (ekzemple, instrumenta mariaĉo) kaj originalaj instrumentaj melodioj de jenaj artistoj:

André Rieu, André y su Conjunto, Richard Clayderman, Ray Conniff

Klasika muziko[redakti | redakti fonton]

Giuseppe Verdi,

Voĉaj melodiaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

En la angla[redakti | redakti fonton]

Bee Gees, Michael Bulton, Paul McCartney, Haim Saban kaj Shuki Levy

En la franca[redakti | redakti fonton]

Charles Aznavour

En la germana[redakti | redakti fonton]

Fiŝeraj Ĥoroj

En la gvadelupa kreola[redakti | redakti fonton]

Francky Vincent

En la itala[redakti | redakti fonton]

Umberto Tozzi, Toto Cotugno, Ornella Vanoni, Gino Paoli, Enrique Iglesias, Julio Iglesias

En la japana[redakti | redakti fonton]

Meiko Kaji

En la portugala[redakti | redakti fonton]

Roberto Carlos

Ĵingloj kaj sloganoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unika. Ĝi estas speciala. Mi ŝatas ĝin multe! Ĝi estas... Melodía Estéreo! Kompreneble.
Melodía! Radio el talento.
Pli bona — ne eblas!
Kun la plej bela muziko el la mondo.
Tiu ĉi estas Melodía Estéreo – tiu de la muziko bela!
Por ĉiuj aĝoj muzikaj.
Ĝuu je la feliĉo — Ĝuu je Melodía Estéreo!
Muziko estas la lingvaĵo de la anĝeloj — Melodía Estéreo: la anĝelo, kiun vi kunportas en via koro!
Melodía FM Estéreo: la 24 horojn — tio plej bona el la radio.
Melodía Estéreo — estas muziko!
Ĉi tiuj estas viaj favorataj melodioj — stereofonie.
El Bogoto: Melodía Estéreo — kun la muziko de decembro!

TTT-ejoj[redakti | redakti fonton]