Membrantransporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bildo 1: Ege skema bildigo de la eblecoj, trans biomembrano interŝanĝi substancojn kun la ĉirkaŭo, 1 estas la interno, 2 la ekstero. Pliaj priskriboj vidu en la teksto.

Sub membrantransporto en la biologio oni komprenas la transporton de diversaj substancoj tra biomembrano. Se samtempe partoj de la membrano mem translokiĝas, oni foje ankaŭ parolas aparte pri membranfluo.

La interno de spaco ĉirkaŭita de biomembrano (ekzemple citoplasmo de ĉelo) estas biologie aktiva unuo. Ĝi posedas specifan, por la funkcio nepre necesan, kemian miksaĵon. La el fosforlipidoj konsistanta duobla lipidotavolo de la membrano estas nur por gasoj kaj tre malgrandaj, plej ofte neŝargitaj (kaj pro tio hidrofobaj) molekuloj permeabla. Por jonoj kaj por la plej multaj bilogie efikaj substancoj ĝi sen helpo estas nesuperebla bariero, ĉar tiaj molekuloj estas ŝargitaj kaj pro tio hidrofilaj.

Ĉiuj vivoprocesoj kaj specifaj ĉelfunkcioj dependas de tio, ke la ĉelo aŭ ties fakoj estas en kontakto kun sia ĉirkaŭo. Al tio ankaŭ apartenas la substancinterŝanĝo kun la ekstero. Pro tio devas ekzisti mekanismoj, kiuj permesas al la molekuloj, trairi la membranon.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bruce Alberts kaj aliaj: Lehrbuch der Molekularen Zellbiologie. Wiley-VCH, Aprilo 2005, ISBN 3-527-31160-2
  • Helmut Plattner, Joachim Hentschel: Zellbiologie. Thieme, Stuttgart Januar 2002, ISBN 3-13-106512-5
  • Gerald Karp: Molekulare Zellbiologie. Springer, Berlin März 2005, ISBN 3-540-23857-3