Memeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parodio de la fama afiŝo de Uncle Sam diranta "I want YOU!" ("Mi volas VIN [por la usona armeo]!") estas kultura memeo (Wikipe-tan)

La termino memeo nomas ĉian eron de kultura informo, kiun unu menso transdonas al alia menso. Ekzemploj estas pensoj, ideoj, teorioj, kutimoj, kantoj, dancoj kaj tiel plu. Laŭ la teorio de kultura evoluo, memeoj reproduktiĝas kaj evoluas laŭ maniero simila al genoj en biologia evoluo.

Tiu ĉi termino estis enkondukita en la angla fare de la brita evolua biologo Richard Dawkins, kadre de la libro "Egoisma geno" (The Selfish Gene) en 1976. Laŭ lia propono, ambaŭ memeoj kaj genoj evoluas per la malsimila kapablo je pluvivado de iliaj diversaj replikoj dum ili klopodas adaptiĝi al ilia vivmedio.

Memeoj kaj ilia evoluo estas la stud-objekto de la memescienco. Memetiko estas la studo de la evoluo de kulturo kaj ideoj, per analogio kun genetiko.

Ankaŭ konsideru la ĝenron de la memoj de rezistado, kiel Sankta Javelino uzate larĝskale dum la Invado de Rusio en Ukrainion (2022).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]