Memoro de la Mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deklaro pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj
Konfederacio de Varsovio
Silajaruek Pokhun Ramkhamhaeng (Nacia Muzeo Bangkok)
La Jikji estas la plej frua sciata libro presita per moveblaj metalaj tipoj en 1377.
Biblio de Gutenberg
Paĝo el Ŝahnameo

La programo Memoro de la Mondo (aŭ Monda Memoro) de Unesko (angle Memory of the World Programme) ekis en 1992 kaj celis identigon, diskonigon, atentotiron pri raraj kolektaĵoj, raraj, unuopaj skribitaj aŭ aŭdvidaj dokumentoj, simile al la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Sur la listo aperas tiuj heredaĵoj, kiujn elektis laŭ kriterioj la Internacia Konsila Komitato (International Advisory Committee).

La konsila komitato kunsidas ĉiun duan jaron: en 1997 en Taŝkento, en 1999 en Vieno, en 2001 en Cheongju, en 2003 en Gdansk, en 2005 en Lijiang, en 2007 en Sud-Afriko, en Pretoria, en 2009 en Bridgetown, Barbados, en 2011, en 2013 en Gwangju, Suda Koreio, en 2015 en Abudabio, UAE, kaj en 2017 en Parizo, Francio.

Unesko disdonas ekde 2005 la Jikji-premion, por antaŭenigi la celojn de la programo.

Listo de agnoskitaj dokumentoj[redakti | redakti fonton]

La listo de dokumentoj aprobitaj estas 527 en 2018.

Jen specimeno de tiaj inskribaĵoj, ĝis la jaro 2007:

Afriko[redakti | redakti fonton]

Benino

Egiptio

  • 1997 – Memoro de la Suez-kanalo (?), Kultura Ofico, Egipta Ambasadejo, Parizo
  • 2005 – Agadoj de la sultanoj kaj princoj, Egipta Nacia Biblioteko kaj Arkivo

Etiopio

  • 1997 – Trezoroj de la Nacia Arkivo kaj Biblioteko, Adis-Abebo

Namibio

  • 2005 – dumveturaj leteroj de Hendrik Witbooi, Namibia Nacia Arkivo, Senegalo
  • 1997 – Franca Okcident-Afriko (Afrique occidentale française, AOF), Nacia Arkivo, Dakaro

Sud-Afriko

Tanzanio

Ameriko[redakti | redakti fonton]

Argentino

  • 1997 – Dokumentoj de la vicreĝ-lando Rio de Plata, Nacia Arkivo, Bonaero

Barbado

  • 2003 – Dokumenta arkivo de la subigitaj karibianoj (?), kolektaĵo de Historia Asocio Barbados & Museum

Brazilo

Ĉilio

  • 2003 – Arkivo de la Homaj Rajtoj
  • 2003 – Jezuitoj de Ameriko, Ĉilia Nacia Arkivo

Kolumbio

  • 2005 – Arkivo de nigruloj kaj sklavoj (Negros y Esclavos Archives), Nacia Ĝenerala Arkivo

Kubo

Meksiko

  • 1997 – kolektaĵo de la meksikaj kodeksoj, Antropologia kaj Historia Nacia Biblioteko, Meksikurbo
  • 1997 – Kodeksoj de la Oaxaca-valo, Nacia Arkivo, Meksikurbo
  • 1997 – La Techaloyan-kodekso el Cuajimalpaz, Nacia Arkivo, Meksikurbo
  • 2003 – La forlasitaj (Los olvidados), filmo de Luis Buñuel, filmkolektaĵo de UNAM, Meksiko
  • 2005 – Biblioteca Palafoxiana, Puebla

Urugvajo

  • 2003 – originalaj fotoj de Carlos Gardel (1913–1935), Horacio Loriente Collection

Usono

Trinidado kaj Tobago

Venezuelo

  • 1997 – Escritos del libertador, Nacia Arkivo, Karakaso
  • 1997 – kolektaĵo de latin-amerikaj fotoj de la 19-a jarcento, Nacia Biblioteko, Karakaso

Azio[redakti | redakti fonton]

Armenio

  • 1997 – Matenadarano – Instituto Maŝtoc por la esplorado ĉe la antikvaj manskribaĵoj, Jerevano

Azerbajĝano

  • 2005 – Mezepokaj, kuracistaj kaj farmaciaj manuskriptoj, Azerbajĝana Scienca Akademio, Instituto de la Malnovaj Manuskriptoj

Barato

  • 1997 – Kolektaĵo de tamilaj kuracistaj manuskriptoj, Instituo de Aziaj Studoj (I.A.S.), Tamil Nadu
  • 2005 – Śaiva-manusriptoj en Pondicherry

Ĉinio

  • 1997 – Sonarkivo de la tradicia muziko, Muzikesplora Instituto, Ĉina Arta Akademio, Pekingo
  • 1999 – Protokoloj de la Granda Sekretariato de la Qing-dinastio, Ĉina Unua Historia Arkivo, Palaca Muzeo, Pekingo
  • 2003 – Malnovaj naksi-dongbaj literaturaj manuskriptoj
  • 2005 – Oraj Listoj de Imperiaj Ekzamenoj de la Qing-dinastio, Ĉina Unua Historia Arkivo, Palaca Muzeo, Pekingo

Filipinoj

  • 1999 – Malnovaj filipinaj manskriboj (Hanunoo, Buid, Tagbanua és Pala'wan), Nacia Muzeo, Manilo
  • 2003 – La radiodiskonigo pri la popola revolucio de la Filipinoj (Radio Broadcast of the Philippine People Power Revolution)

Irano

Kazaĥio

  • 2003 – Manuskripta kolektaĵo de Khoja Ahmed Yasawi, Kazakstana Nacia Biblioteko
  • 2005 – La aŭdvidaj dokumentoj de la internacia kontraŭnuklea movado “Nevada-Semipalatinsk”, Centra Ŝtata Arkivo kaj Ŝtata Filmarkivo

Libano

Malajzio

  • 2001 – Korespondado de iama sultano de Kedah (18821943), Malajzia Nacia Arkivo, Alor Setar
  • 2001 – Hikayat Hang Tuah, Malajzia Nacia Biblioteko, Kuala Lumpur
  • 2001 – Sejarah Melayu – malajaj jarlibroj, Lingva kaj Literatura Instituto, Kuala Lumpur

Maŭricio

  • 1997 – Francaj protokoloj pri okupado de Maŭricio, Maŭricia Arkivo, Petite Rivière, Port Louis

Pakistano

  • 1999 – La Jinnah-paperoj, Nacia Arkivo, Islamabado

Sauda Arabio

  • 2003 – Fruaj islamaj (kufi-aj) notoj

Sud-Koreio

Taĝikio

Tajlando

Uzbekio

  • 1997 – La othman-a Mushaf, la Sankta Korano, Uzbekia Muslima Konsilio, Taŝkento
  • 1997 – Kolektaĵo de Instituto Al-Biruni de la Orientaj Studoj, Scienca Akademio, Taŝkento

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Albanio

Armenio

Aŭstrio

Belgio

Britio

Danio

  • 1997 – Arkvio de la danaj transmaraj negocaj asocioj, Dana Nacia Arkivo, Kopenhago
  • 1997 – Linné-kolektaĵo, Dana Nacia Scienca kaj Kuracista Biblioteko, Kopenhago
  • 1997 – Manuskriptoj kaj korespondado de Hans Christian Andersen, Manuskripta departemento, Reĝa Biblioteko, Kopenhago
  • 1997 – Arkivo Søren Kierkegaard, Manuskripta departemento, Reĝa Biblioteko, Kopenhago

Estonio

  • 2009 – Baltia Vojo (komune de Estonio, Latvio kaj Litovio)

Finnlando

Francio

Germanio

Hispanio

Hungario

Italio

  • 2005 – Biblioteko Malatesta Novello, Cesena

Latvio

  • 2001 – Dainu skapis – Cabinet of Folksongs, Latva Ortografia Arkivo, Rigo
  • 2009 – Baltia Vojo (komune de Estonio, Latvio kaj Litovio)

Litovio

  • 2009 – Baltia Vojo (komune de Estonio, Latvio kaj Litovio)

Luksemburgo

Nederlando

Norvegio

Pollando

La tabuloj kun la 21 postuloj anoncitaj la 17-an de aŭgusto 1980 de Interfaka Strika Komitato ĉe la pordego n-ro 2 de la Gdanska Ŝipfarejo de Lenin, aŭguste 1980 dum naskiĝo de Solidareco

Portugalio

Rusio

Serbio

  • 2003 – Arkivo Nikola Tesla
  • 2005 – Evangelio de Miroslav – manuskripto el 1180

Slovakio

  • 1997 – Ilustritaj kodeksoj el la biblioteko de la bratislava kapitulo, Nacia Arkivo, Bratislavo
  • 1997 – Kolektaĵo de islamaj manuskriptoj, Univeristata Biblioteko, Bratislavo

Svedio

Turkio

Ukrainio

  • 2005 – Juda popolmuzika kolektaĵo (19121947)

Aŭstralio kaj Oceanio[redakti | redakti fonton]

Aŭstralio

Nov-Zelando

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]