Menyhért Lónyay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Menyhért Lónyay
Persona informo
Lónyay Menyhért
Naskiĝo 6-an de januaro 1822 (1822-01-06)
en Nagylónya
Morto 3-an de novembro 1884 (1884-11-03) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nagylónya vd
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj germanahungara vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioHungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Deák Party • Peace Party • Address Party vd
Subskribo Menyhért Lónyay
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo LÓNYAY Menyhért (n. 6-an de januaro 1822, Nagylónya – m. 3-an de novembro 1884, Budapeŝto) estis hungara politikisto, prezidanto de la Hungara Scienca Akademio, ĉefministro de Hungario en 1871–72.

Menyhért Lónyay

Li studis filologion, juron, ekonomion, diplomiĝis en 1839 pri filologio, poste plustudis en eksterlando. Li iĝis en 1843 parlamenta komisiito de Bereg.

Li apartenis al la nobela reforma opozicio, liaj politikaj ideoj proksimis al tiuj de la centristoj gvidataj de József Eötvös. Li estis parlamentano ankaŭ en la reforma parlamento de 1847–48, sed li estis pli modera ol la Kossuth-grupo.

Li laboris ekde septembro de 1848 kiel financministeria konsilisto, poste agadis kiel financafera ŝtatsekretario de la Szemere-registaro. Li vivis inter 1849 kaj 1850 en elmigrado. Li ricevis en 1850 reĝan amnestion, hejmenvenis kaj ekagadis en la ekonomia vivo. Li estis fondinto de la Unua Hungara Asekura Asocio, Elsõ Magyar Biztosító Társaság, kaj la Hungara Bienkredita Instituto, Magyar Földhitelintézet, kaj eĉ prezidanto de la posta. Li agadis eĉ kiel financa konsilanto de Ferenc Deák kaj Gyula Andrássy. Li estis por mallonga tempo la kunredaktoro de la Budapesti Szemle, poste kunlaboranto ĉe Politikai Hetilap de Eötvös.

Li estis celkonscia politikisto, ofte tro perforta, ne okupiĝante pri la populareco. Kiel rekonata financa aŭtoritato, li estis financministro ekde februaro de 1867 en la Andrássy-registaro, poste ekde 1870 li estis komuna (monarĥia) financministro. Li estis ekde la 14-a de novembro 1871 hungara ĉefministro kaj ministro pri militistaj aferoj. Lia ĉefa celo estis la fortigo de la Deák-partio, tiel li uzis por tio ĉiun rimedon dum la parlamentaj elektoj de 1872. Li helpis al mandato siajn parencojn, konatojn, fidulojn, kiuj formis apartan ĉ. 70-membran grupon en la registara partio. La opozicio akre atakis lian financan politikon kaj personan tuŝeblecon . Oni akuzis lin en novembro de 1872 en la parlamento je malfermita koruptado. Plimulto de la partio turniĝis kontraŭ li, tial li abdikis la 4-an de decembro 1872. Li ricevis en 1871 grafan titolon.

Li estis membro de la Hungara Scienca Akademio (HSA), ekde 1858 kiel koresponda, ekde 1861 kiel ordinara memro. Li estis ekde 1861 vicprezidanto de HSA, ekde 1871 ĝis sia morto en 1884 ties prezidanto.