Mephisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mefisto
filmo
Originala titolo Mephisto
Produktadlando Hungario, Okcidenta Germanio, Aŭstrio
Originala lingvo la hungara, la germana
Kina aperdato 1981
Daŭro 144 minutoj
Ĝenro dramo
Kameraado Lajos Koltai
Reĝisoro(j) István Szabó
Produktisto(j) Manfred Durniok
Scenaro Péter Dobai
Laŭ la verko de Klaus Mann
Filmita en Germanio
Loko de rakonto Germanio
Muziko de Zdenko Tamassy
Rolantoj Klaus Maria Brandauer • Krystyna Janda • Ildikó Bánsági • Rolf Hoppe • György Cserhalmi • Karin Boyd • Christine Harbort • Martin Hellberg • Christian Grashof • Teri Tordai • Péter Andorai • Tamás Major • Ildikó Kishonti • Ágnes Bánfalvy • Judit Hernádi • Irén Bordán • János Xantus (reĝisoro) • Hédi Temessy • István Szabó
Honorigoj Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo • National Board of Review Award for Best Foreign Language Film • Best Screenplay Award (Cannes Film Festival)
IMDb
vdr

Mephisto, aŭ Mefisto en la Esperanta versio (el "Mefistofelo"), estas kina filmo lanĉita en 1981, bazita sur la samnoma romano de la germana verkisto Klaus Mann kaj reĝisorita de István Szabó. La ĉefa aktoro estas Klaus Maria Brandauer kiel Hendrik Höfgen. La filmo estis kunproduktado de tri landoj: Okcidenta Germanio, Hungario kaj Aŭstrio.

La libro de Mann, publikigita en 1936, baziĝas sur la aktora kariero de la bofrato de Mann, Gustaf Gründgens, kiu estis konsiderata de multaj homoj kiel simpatiinto de la nazia partio pro tio ke li forlasis siajn politikajn principojn favore al la profesiaj avantaĝoj.[1]

Mephisto estis lanĉita la 29-an de aprilo 1981 en Germanio kaj la 8-an de oktobro 1981 en Hungario. En 1982, Mephisto gajnis Oskar-premion kiel la plej bona fremdlingva filmo. Ĝi estas la unua hungara filmo akirinta tion. Ĝi ankaŭ estis premiita en Canes en 1981 por la plej bona scenaro.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La filmo rakontas la historion de Mefistofelo kaj Faŭsto, montrante la historion de la aktoro Hendrik Höfgen, aktoro en Hamburgo je la fino de la 1920-aj jaroj. Li ne simpatias la naziajn ideojn, kio igas lin rompi kun sia koramikino Juliette Martins. Poste, li edziĝas kun Barbara Bruckner kaj ili ambaŭ transloĝiĝas al Berlino, kie la kariero de Höfgen ascendas. Kiam lia edzino proponas forlasi la landon —post la estriĝo de Adolfo Hitlero— Höfgen rifuzas argumentante, ke li kiel aktoro havus multajn malfacilojn en fremdaj landoj, kaŭze de la lingvaj malegalecoj. Ĉi tio postulas la unuan moralan demandon de la filmo: la konfronto inter la arta kariero de la aktoro kaj la nova nacisocialisma reĝimo; la sendependeco de arto kontraŭ politiko.

Iom post iom, Höfgen forlasas sian konsciencon kaj daŭrigas aktori dum li alproksimiĝas al la nazia partio, konservante sian laboron kaj kreskante socie.

La lasta scento de la filmo estas ŝarĝita de forta simbolismo kiu montras la dubojn de aktoro nun transformita en manipuleblan pupon, kiu pro ambicio perdis ĉian identecon. Höfgen estas metita en la mezo de la Olimpika Stadiono de Berlino, kie granda blindiga lumĵetilo persekutas lin nokte. Konfuzita kaj timigita, Höfgen krias senespere "kion vi volas de mi? mi nur estas aktoro".

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Esperanta versio[redakti | redakti fonton]

La filmo estis dublita en Esperanton en la jaro 1987, ses jaroj post ĝia originala premiero. La esperantlingva dublo de la filmo estas dediĉita «al la centjariĝo de Esperanto kaj al la okdekjariĝo de Universala Esperanto-Asocio», kiel dirite de eksterscena voĉo en la komenco de la filmo.[3] La dublo estas plenumita de pluraj voĉoj apartenantaj al hungaraj esperantistoj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]