Metalmuldado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Motorbloko kun alumini-magnezia muldilo.

Metalmuldado estas metalfanda procezo kiu estas karacterizita per perfortigo de fandita metalo je alta premo en muldilo. Tiu muldujo estas kreita uzante du plifortigitajn iloŝtalajn pecojn kiuj estis maŝinitaj en formo kaj laboro simile al injektomuldado dum la procezo. Plej metalmuldiloj estas faritaj el neferaj metaloj, specife el alojoj bazitaj en zinko, kupro, aluminio, magnezio, plumbo, plumbostano kaj stano. Depende el la tipo de metalo fandota, oni uzas ĉambromaŝinon ĉu varman ĉu malvarman.

La fandekipado kaj metalfandado postulas grandajn kapitalkostojn kaj tio tendencas limigi la procezon al grandvoluman produktadon. Fabrikado de partoj uzante metalmuldadon estas relative simpla, plenumante nur kvar ĉefajn paŝojn, kiuj tenas la pliiĝantan koston por fabrikaĵo sufiĉe malalte. Ĝi estas speciale taŭga por granda kvanto de malgrandaj al mezgrandaj fandaĵoj, kio estas kial metalmuldado produktas pli da fandaĵoj ol ajna fandoprocezo.[1] Metalmuldado estas karakterizita per tre fajna surfaco (kompare al fandostandardoj) kaj dimensia konsisteco.

Du variantoj estas senpora metalmuldado, kio estas uzata por nuligi gasporecajn fandodifektojn; kaj rekta injekta metalmuldado, kio estas uzata ĉe zinkofandado por malpliigi restaĵojn kaj pliigi la produktokvanton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. FAQ About Die Casting, http://www.diecasting.org/faq/, retrieved 12a de Aprilo 2008 .

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]