Metropola areo de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metropola areo de Madrido
Regiono
komarko de Hispanio • metropola regiono [+]

LandoHispanio


Loĝantaro6 310 000 [+] (2016)

Metropola areo de Madrido (Tero)
Metropola areo de Madrido (Tero)
Metropola areo de Madrido



vdr
Metropola areo de Madrido.

La Metropola areo de Madrido troviĝas en la centro de la Iberia duoninsulo ĉirkaŭ ĝia ĉefa urbo: Madrido. Ĝi estas la plej loĝata metropola areo de Hispanio kaj la tria de la Eŭropa Unio, malantaŭ Parizo kaj Londono. Tamen, ne ekzistas leĝa difino pri kiuj municipoj troviĝas ĉe la metropola areo. Ene de tiu areo troviĝas kelkaj municipoj de Madrida Regiono kiel Getafe, Alcorcón, MóstolesTorrejón de Ardoz, kiuj havas pli da loĝantoj ol multaj provincaj ĉefurboj.

Ĉar la metropola areo de Madrido ne estas leĝa difino kaj ne estas klare kiuj municipoj apartenas al ĝi, nombro de loĝantoj varias sed mezume oni kalkulas ĉirkaŭ 6 milionoj da loĝantoj inkluzive de Madrido kie loĝas pli ol tri milionoj da homoj.