Metropola regiono Bremeno-Oldenburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metropola regiono Bremeno-Oldenburgo
Regiono
metropolitan region in Germany [+]

LandoGermanio
Federaciaj landojMalsupra Saksio, Bremeno

Areo13 749

Loĝantaro2 730 000 (2012)

Metropola regiono Bremeno-Oldenburgo (Tero)
Metropola regiono Bremeno-Oldenburgo (Tero)
la metropola regiono Nurenbergo


vdr

La metropola regiono Bremeno-Oldenburgo - germane Metropolregion Bremen-Oldenburg - estas urbeca regiono en la federaciaj lando Malsupra Saksio kaj Bremeno de Germanio, nomata laŭ ties plej grandaj urboj Bremeno kaj Oldenburgo, aŭ, malpli centrisme, el la lando Bremeno kaj ties ĉirkaŭaĵo oriente kaj el la historia regiono Oldenburgio okcidente. Ekde la jaro 2005 ĝi konsideriĝas metropola regiono de Eŭropo. En la regiono, kiu ampleksas areon de 13 749 kvadrataj kilometroj, laŭ la stato fine de septembro 2012 vivis 2,73 milioinoj da loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 199 homoj/km² - kompare kun aliaj metropolaj regionoj de la mondo relative malgranda denseco (la averaĝo de tuta Germanio estas 229), kio akcentigas ke por difino de metropola regiono ne kalkuliĝas laŭeble multaj homoj sur malmulta spaco, sed la ekonomia kaj kultura signifo de la regiono por la tuta ŝtato.

La teritorio ampleksas la eksterdistriktajn urbojn Bremeno, Bremerhaven, Delmenhorst, Oldenburgo kaj Wilhelmshaven, kaj la distriktojn Ammerland kun administra centro en Westerstede, Cloppenburg kun administra centro en Cloppenburg, Cuxhaven kun administra centro en Cuxhaven (kiu ankaŭ membras en la metropola regiono Hamburgo), Diepholz kun administra centro en Diepholz, Friesland kun administra centro en Jever, Oldenburg kun administra centro en Wildeshausen, Osnabrück kun administra centro en la eksterdistrikta urbo Osnabrück, kiu tamen mem ne apartenas al la regiono, Osterholz kun administra centro en Osterholz-Scharmbeck, Vechta kun administra centro en Vechta, Verden kun administra centro en Verden (Aller) kaj Wesermarsch kun administra centro en Brake (Unterweser). Ĉiuj krom la distrikto Osnabrück en 2005 estis fondomembroj, la distrikto Osnabrück aliĝis la 1-an de julio 2010.

La aparteno de teritorio al pli ol unu metropola regiono ofte konsideratas stranga. Tamen la distrikto Cuxhaven, kiu situas en sama distanco al la urbegoj Hamburgo kaj Bremeno, aliĝis kaj al la metropola regiono Hamburgo kaj al tiu de Bremeno-Oldenburgo: la fakta interplektiĝo kun ambaŭ regionoj jen speguliĝas en la du oficialaj apartenoj. La distrikto Osnabrück estas inter la fondomembroj de la german-nederlanda eŭropa regiono EUREGIO, kiu ampleksas la Monasteran Landon, do grandan parton de la historia regiono Vestfalio, kaj la ĉelime proksimajn orientajn partojn de Nederlando, kaj estis la entute unua oficiala "eŭropa regiono": Ĉiam la loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo de Osnabrück konsideris sin kulture vestfalianoj, kaj tial la dekomenca aparteno al la regiono EUREGIO en mirigis, sed per la aldona aliĝo al la pli norda metropola regiono la distrikto malfermas al si la vojon pli proksime ankaŭ kunlabori kun la nordaj najbaroj, kaj aparte por la plej norda parto de la distrikto ĉirkaŭ la urbo Quakenbrück, tre proksima al la distriktoj Cloppenburg norde kaj Cloppenburg okcidente, sed kompare malproksima de la urbo Osnabrück kaj despli de Vestfalio, la pli proksima kunlaboro en la regiono centrigita en Bremeno kaj Oldenburgo praktikas.