Meyrin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Meyrin (stacidomo).
Meyrin
Blazono de Meyrin
Blazono de Meyrin
Preĝejo kaj vilaĝoplaco de Meyrin
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • limurbo • komunumo en Francio
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 14′ 0″ N 6° 5′ 9″ O / 46.23333 °N, 6.08583 °O / 46.23333; 6.08583 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 0″ N 6° 5′ 9″ O / 46.23333 °N, 6.08583 °O / 46.23333; 6.08583 (mapo)
Areo 10,00 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 1217
Komunumkodo 6630
Mapo de Meyrin
vdr

Meyrin estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Laŭ la stato de 2017 en la komunumo vivis 24 144 loĝantoj sur areo de 9,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 429 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Meyrin situas 3 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo, ĉe la landlimo al Francio. Al Meyrin apartenas krom la vilaĝo Meyrin mem la lokon Cointrin kaj Mategnin.

En Meyrin situas la plej multaj konstruaĵoj de la eŭropa esplorcentro CERN kaj granda parto de la Flughaveno Ĝenevo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbo limas en nordo al Ferney-Voltaire kaj Prévessin-Moëns (ambaŭ en Francio-Ain), en oriento al Le Grand-Saconnex, en sudo al Vernier, kaj en okcidento al Satigny.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Meyrin disponas pri maksimuma konekto al la publika trafikreto. Unuflanke en la urbo situas la interkontinenta Flughaveno Ĝenevo, kiun ĝi dividas kun la najbara urbo Le Grand-Saconnex kaj kiu disponas ankaŭ pri interurba stacidomo de Svisaj Federaciaj Fervojoj kun rektaj trajnoj al la ĉefa stacidomo de Ĝenevo, al Laŭzano, Berno, Zuriko, Bazelo kaj aliaj urboj. Kaj pasas tra Meyrin ankaŭ la internacia trajnlinio de Ĝenevo al Bellegarde kaj Liono.

Ankaŭ pasas tra la urbo la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo al Sankt-Margreto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La servoentreprenoj kaj industrio, kiu troviĝas en Meyrin disponigas pli ol 26000 laborlokojn, do laboras en la urbo pli da homoj ol tie loĝas. Gravaj labordonantoj estas la flughaveno kaj CERN.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Meyrin datiĝas el la jaro 1153 kiel Mairin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]