Mezurbendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezurbendo
Rulvolvebla mezurbendo el teksaĵo
Mezurrubando por tajloro

Mezurbendo estas longa mallarĝa peco de fleksebla materialo (tolo, metalfolio k.a.), gradigita laŭ longa mezurunuo (kutime centimetroj aŭ coloj), uzata por mezuri longojn kaj rektajn kaj kurbajn.

Ŝtalaj mezurbendoj estas faritaj el maldika strio de tolo kovrita de verniso kaj rulvolvita en plasta aŭ metala skatolo. Je la ekstremaĵo de la strio, interne de la skatolo troviĝas spirala risorto, kiu retiras la eltiratan bendon en la skatolo. Por eviti tion dum mezurado, ekzistas blokilo, kiu tenas la eltiratan mezurstrion.

Troveblas ŝtalaj mezurbendoj kun longo egala al 2 m, 3 m, kaj 5 m.

Longaj mezurbendoj estas plejofte faritaj el tola aŭ plasta teksaĵo kaj gradigitaj sur la teksaĵo mem, aŭ sur ĝia kovrilo el plasto aŭ verniso. Ili estas rulvolvitaj en aparta skatolo kaj revolveblaj per kranko. Tiuj mezurbendoj troveblas kun longoj inter 10 m kaj maksimume 100 m. Ili estas uzataj en metioj, por terenmezurado kaj en sportoj.

Aparta tipo estas tola mezurbendo (mezurrubando) kun longo kutime egala al 150 cm, uzata en tajlorejoj. Ĝi estis unue enkondukitaj en Francio dum la jaroj 1825-1830.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Farid Chenoune: Des modes et des hommes. Deux siècles d’élégance masculine, Paris 1993, S. 42