Michelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michelin
Manufacture française des pneumatiques Michelin
tire manufacturer • eldonejo • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 28-a de majo 1889 - nekonata/nuntempe
Jura formo société en commandite par actions
Fondintoj Édouard Michelin • André Michelin vd
Sidejo Clermont-Ferrand
Lando Francio
Dungitoj 105 700 (stato: 2016)
Agokampo pneŭo
ISIN-kodo FR0000121261
filiaj kompanioj Michelin (Canada) • Nihon Michelin Tire • Q105700850 vd
Posedataj kompanioj MC Projects vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Sidejo de Michelin en Clermont-Ferrand.
Bibendum en 2017

Michelin (laŭ franca prononco: [miʃlɛ̃]; kompleta nomo: france SCA Compagnie Générale des Établissements Michelin) estas fabrikanto de pneŭoj en Francio kun sidejo en Clermont-Ferrand en la regiono de Francio nome Aŭvernjo. Ĝi estas la dua plej granda fabrikanto de pneŭoj en la mondo post Bridgestone kaj pli granda ol kaj Goodyear kaj Continental.[1] Aldone al la marko Michelin, la entrepreno posedas ankaŭ la markojn de pneŭoj BFGoodrich, Kleber, Tigar, Riken, Kormoran kaj Uniroyal (en Nordameriko). Michelin elstaras ankaŭ pro siaj veturgvidlibroj Ruĝa kaj Verda, siaj ŝosemapoj, la steloj Michelin kiujn la Ruĝa Gvidlibro atribuas al restoracioj kiel premio al bonkvalita kuirarto, kaj pro sia kompania reklamfiguro Bibendum, populare konata kiel Michelin-ulo [miĉeliNUlo].

Inter multnombraj inventoj de Michelin estas la ŝanĝebla pneŭo, la fervoja pneŭo (nome pneŭo por metroo) kaj la radidesegna pneŭo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cronin Fisk, Margaret; O'Reilly, Cary (10 September 2009). "Michelin Loses $12 Million Verdict in Suit Over Crash". Bloomberg. Alirita la 1an de aprilo 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]