Mieszko Kazimierzowic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mieszko Kazimierzowic
pollanda princo
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1045 (1045-04-16)
Morto 28-an de januaro 1065 (1065-01-28) (19-jaraĝa)
Familio
Dinastio Piastoj vd
Patro Kazimiro la 1-a Renoviganto vd
Patrino Maria Dobroniega of Kyiv vd
Gefratoj Świętosława of Poland • Vladislao la 1-a Herman • Boleslao la 2-a vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mjeŝko Kazimirido (pole Mieszko Kazimierzowic; naskiĝis la 16-an de aprilo 1045, mortis la 28-an de januaro 1065) estis filo de Kazimiro la 1-a Renoviganto, princo de Pollando el dinastio Piastoj, supozebla princo de Kujavio de 1058.

Li naskiĝis kiel la tria el kvar filoj de Kazimiro la 1-a kaj lia edzino Maria Dobroniega, filino de Vladimiro la 1-a de Kievo, la kieva princo. La nomon ricevis de sia avo flanke de la patro, Mjeŝko la 2-a.

Laŭ hipotezo de Henryk Łowmiański en 1058 - post morto de la patro - li ricevis Kujavion. Post senida morto de Mjeŝko ĝin heredis lia pli aĝa frato Boleslao la 2-a Donacema (Bolesław II Szczodry).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Oswald Balzer, Genealogia Piastów (Genealogio de Piastoj), Krakovo 1895, p. 108
  • Kazimierz Jasiński, Rodowód pierwszych Piastów (Genealoga nomaro de la unuaj Piastoj), Varsovio-Vroclavo 1992, p. 175-176
  • Zofia Kozłowska-Budkowa, Który Bolesław? (Kiu Boleslao?), en: Prace z dziejów Polski feudalnej (Laboraĵoj el la historio de feŭda Pollando), Varsovio 1960, p. 85
  • Henryk Łowmiański, Początki Polski (Komencoj de Pollando), 6-a volumo, parto 1, Varsovio 1985, p. 114-116