Miguel de la Madrid Hurtado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miguel de la Madrid Hurtado
Persona informo
Miguel de la Madrid Hurtado
Naskiĝo 12-an de decembro 1934 (1934-12-12)
en Colima
Morto 1-an de aprilo 2012 (2012-04-01) (77-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortis per pulma emfizemo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko • John F. Kennedy School of Government vd
Partio Revolucia Institucia Partio vd
Familio
Edz(in)o Paloma Cordero vd
Infanoj Enrique de la Madrid Cordero vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miguel de la Madrid Hurtado (naskiĝis la 12-an de decembro 1934 en Colima, Colima -- mortis la 1-a de aprilo de 2012 en Meksik-urbo) estis advokato de meksika ŝtataneco. De la 1-a de decembro 1982 ĝis la 30-a de novembro 1988 li estis la prezidanto de Meksiko, nome de la politika partio Partido Revolucionario Institucional ("partio revolucia institucia", PRI). Antaŭulo en tiu posteno estis la politikisto José López Portillo, posteulo Carlos Salinas de Gortari.

Miguel de la Madrid Hurtado kaj Ronald Reagan, dum 1988.

La komenco de la regotempo karakteriziĝis per fortaj ekonomiaj problemoj kun inflacio de parto pli ol 100 procentaĵoj, ĉar lia antaŭulo José López Portillo mallonge antaŭ la fino de sia regotempo ŝtatigis la bankaron de la lando. Inter la jaroj 1983 kaj 1985 la kvoto de senlaboruloj kreskis je 25 procentaĵoj. Miguel de la Madrid Hurtado tial malreguligis kaj liberaligis la landan ekonomion, kion multaj ŝtatanoj tre malaprezis.

La 19-an de septembro 1985 tertremo de la forteco 8,1 de la Richter-skalo kaj sekva tertremo la venontan tagon detruis grandajn partojn de la landa ĉefurbo Meksik-urbo. Inter 5.000 kaj 20.000 homoj mortis kaj granda kvanto de la urbaj konstruaĵoj ne plu estis alireblaj. La reago de la registaro en la vidpunkto de multaj ŝtatanoj estis tro malrapida kaj tro malforta: Li malakceptis eksterlandan humanitaran helpon kaj en la unuaj horoj ne permesis kontakton inter la armeanoj kaj la civila loĝantaro, kio tre malhelpis la savon de homaj vivoj. Lia oficperiodo sume pro la multaj solvendaj problemoj konsideriĝas unu el la plej malfacilaj parlamentaj periodoj de Meksiko. La sekvan parlamentan baloton formale gajnis Carlos Salinas de Gortari de la partio Partido Revolucionario Institucional, sed tre fortiĝis la unuiĝinta maldekstro sub Cuauhtémoc Cárdenas, kaj la dekstre ekstremisma partio Meksika Partio pri Agado Nacia (Partido Acción Nacional) sub Manuel Clouthier - Miguel de la Madrid Hurtado poste rezignacie konfesas en fama citaĵo de intervjuo, ke laŭ li fakte "El PRI perdió las elecciones de 1988" ("La PRI perdis la elektojn de 1988").

En 1997 li estis inter la originaj subskribantoj de la Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj, kiun proponis la Inter-Aga Konsilio de eksaj ŝtatestroj kaj ĉefministroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]