Mihály Székely (kantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Székely
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1901 (1901-05-08)
en Jászberény
Morto 22-an de marto 1963 (1963-03-22) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Mihály Székely (kantisto)
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Mihály Székely [mihAj sEkej], hungare Székely Mihály estis elstara hungara operkantisto (baso).

Mihály Székely naskiĝis, kiel Spagatner Mihály la 8-an de majo 1901 en Jászberény - mortis la 22-an de marto 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Székely devenis el juda familio. Li frekventis lernejojn en Budapeŝto. Li komencis sian karieron en 1920, tiam li kantadis popolkantojn. En 1922 li aliĝis al trupo de Reĝa Operejo de Budapeŝto, dume li kantadis ankaŭ eksterlande, ekzemple en Italio kaj Aŭstrio. Dum la 2-a mondmilito li kaŝiĝis, poste li ricevis rolojn en Novjorko. Hejmenveninta li rajtis vojaĝi precipe en la socialismaj landoj. Li ricevis premiojn Kossuth en 1949 kaj 1955, en 1950 ankaŭ alian premion. Li estis ankaŭ framasono [1].

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Lia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]