Mikaelo la 8-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikaelo la 8-a
Persona informo
Μιχαήλ Η΄ Παλαιολόγος
Naskiĝo 30-an de novembro 1223 (1223-11-30)
en Nicea imperio
Morto 11-an de decembro 1282 (1282-12-11) (59-jaraĝa)
en Trakio
Religio ortodoksismo vd
Ŝtataneco Bizanca imperioNicea imperio vd
Familio
Dinastio Palaiologidoj vd
Patro Andronikos Palaiologos vd
Patrino Theodora Angelina Palaiologina vd
Gefratoj Konstantinos Palaiologos • Irene Palaiologina • John Palaiologos • Q61021273 • Maria-Martha Palaiologina vd
Edz(in)o Theodora Palaiologina vd
Amkunulo Diplovatatzina vd
Infanoj Manuel Palaiologos • Androniko la 2-a Paleologo • Konstantinos Palaiologos • Irene Palaiologina • Anna Palaiologina • Eudokia Palaiologina • Theodorus Palaiologos • Euphrosyne Palaiologina • Maria Palaiologina vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mikaelo la 8-a Palajologo (en greka: Μιχαὴλ Η΄ Παλαιολόγος, latinigite: Mikhaēl VIII Palaiologos; 1223 – 11a de decembro 1282) regis kiel kun-imperiestro de la Nicea imperio el 1259 ĝis 1261, kaj kiel Bizanca Imperiestro el 1261 ĝis sia morto. Mikaelo la 8-a estis la fondinto de la Palajologa dinastio kiu estos reganta en la Bizanca imperio ĝis la definitiva Falo de Konstantinopolo en 1453, tio estas la plej longdaŭra dinastio kaj de la bizanca kaj de la romia imperioj. Li rekuperis Konstantinopolon el la Latina imperio en 1261 kaj transformis la Nicean imperion en restaŭrita Bizanca Imperio.[1]

Regado[redakti | redakti fonton]

Mikaelo la 8-a.

Dum lia regado konsiderinde rekuperiĝis la bizanca povo, partikulare la bizancaj armeoj kaj ŝiparo (ĝis 80 ŝipoj). Tio inkludis ankaŭ la rekonstruadon de la urbo Konstantinopolo, kaj la pliigon de ties loĝantaro kiu duobliĝis ĝis 70 000 loĝantoj.[2] Li reestablis la Universitaton de Konstantinopolo, kio kondukis al tio kio estas konsiderita Paleologa Renaskiĝo inter la 13a kaj la 15a jarcentoj.[2] En tiu epoko la fokuso de la bizanca militista povo translokiĝis al Balkanio, ĉefe kontraŭ la Bulgaroj, kio lasis la landlimon de Anatolio neatentita.[2]

Liaj posteuloj ne povos solvi tiun malakuratecon, kaj la Arsenida disigo kaj du enlandaj militoj (1321–1328 kaj 1341–1347) subfosos pluajn klopodojn por la teritoria plifirmigo kaj rekupero, kio elĉerpis la forton, ekonomion kaj rimedojn de la imperio. Konstantaj konfliktoj inter la sukcedantaj ŝtatoj kiel la imperijo de Tesaloniko, Trebizondo, Epiro kaj Serbio rezultis en permanenta fragmentado de iama bizanca teritorio kaj oportuno por pliiĝantaj sukcesaj konkeroj de etendaj teritorioj fare de post-Selĝukaj Anatoliaj bejlandoj, ĉefe tiu de Osmano, poste nomita la Otomana Imperio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bartusis, Mark C. (1a de januaro 1997). The Late Byzantine Army. University of Pennsylvania Press. ISBN 978-0812216202.
  2. 2,0 2,1 2,2 Geanakoplos, Deno John. "Michael VIII Palaeologus". Encyclopedia Britannica. Arkivita el la originalo en la 22a de julio 2018. Alirita la 25an de septembro 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]