Miklós Hoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Hoff
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1906 (1906-01-03)
en Magyaróvár
Morto 4-an de aŭgusto 1997 (1997-08-04) (91-jaraĝa)
en Stanford
Ŝtataneco UsonoHungario
Alma mater Universitato StanfordSvisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
Okupo
Okupo inĝenieroQ10497074 • aerokosma inĝeniero
vdr

Miklós Hoff [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hoff Miklós, angle Nicholas Hoff estis hungara inĝeniero, fizikisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1986).

Miklós Hoff [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1906 en Magyaróvár. Li mortis la 4-an de aŭgusto 1997 en Stanford.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Hoff frekventis gimnazion en Budapeŝto, universitaton en Zuriko. Inter 1929-1937 li laboris en Csepel, en uzinoj de Manfréd Weiss, kie li okupiĝis pri flugmaŝinoj. En 1938 li ekhavis inviton al Usono, baldaŭe pro la 2-a mondmilito li ne hejmenvenis. En Stanford li plulernis, inter 1940-1957 li instruis en Brooklyn, poste samloke li gvidis instituton pri spacveturado. Li okupiĝis pri flugmaŝinoj, sed ankaŭ pri submarŝipoj kaj spacveturiloj, krome li estis konsilanto de NATO. Li ricevis usonajn premiojn inter 1971-1983.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • The Analysys of Structures, 1956 - ĉefverko, lernolibro de studentoj
  • fakartikoloj komence hungare, poste angle

Fontoj[redakti | redakti fonton]