Militoŝipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la fregato Hamburg de la germana mararmeo

Militoŝipo estas ĉiaspeca akvoveturilo ekipita por uzo en marmilito. Homaj socioj, en kiuj gravis mara transporto, jam frue komencis konstrui malsamajn tipojn da ŝipoj por militado kaj por komerco. Kiam komenciĝis la moderna epoko, velŝipoj anstataŭigis la antaŭajn remilajn ŝipojn, kaj meze de la 19-a jarcento la velŝipojn anstataŭigis motore movitaj ŝipoj.

la aviadila ŝipo Charles de Gaulle de la Franca Mararmeo

Dum multaj jarcentoj militoŝipoj estis ekipitaj aparte por la batalado kontraŭ aliaj militoŝipoj, kaj ekzistis limigita nombro da militoŝipaj tipoj.

Fine de la 19-a jarcento tamen tre variiĝis la ŝipaj tipoj: aldone al tradiciaj diversgrandaj militoŝipoj, kiel fregatoj kaj korvetoj, aldoniĝis interalie submarŝipoj kaj aviadilaj ŝipoj, apartaj ŝipoj kontraŭ maraj minoj kaj specifaj ŝipaj armetransportiloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]