Minderberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minderberg
montomonteto
Alteco 417,4 m
Situo distrikto Neuwied, Rejnlando-Palatinato; Germanujo
Montaro Rejn-Vestervalda vulkana montodorso, Niederwesterwald
Geografia situo 50° 36′ N, 7° 18′ O (mapo)50.6019537.300329Koordinatoj: 50° 36′ N, 7° 18′ O (mapo) f4
Minderberg (Rejnland-Palatinato)
Minderberg (Rejnland-Palatinato)
DEC
Minderberg
Minderberg
Situo de Minderberg
Map
Minderberg
vdr

Minderberg (antaŭe MendenbergMendeberg) estas 417 m alta , iam 424 m alta monto sur la Rejn-Vestervalda vulkana montodorso aŭ sur la altaĵo de Linz“ („Linzer Höhe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La monto situas supre kaj nordoriente de Obererl (komunumo Kasbach-Ohlenberg) en la norda urba teritorio de Linz am Rhein. Oriente kaj okcidente de la monto fluas la Losbachs kaj norde estas la najbara monto, la 431 m alta Meerberg. Sude de la montpinto estas en 50 m profunda entranĉaĵo lago.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj rokaĵoj sur la kupolo de la Minderberg estas nefelinobazanito, vulkana alkalirokaĵo. Je la suda flanko troviĝas ankaŭ oligocenaj sedimentaĵoj, la tiel nomataj argilaj tavoloj. Oni trovis du opal-blokojn el la miocena geologia epoko.[1] Krome estis trovataj kalcedono, feldspato, harmotomo, natrolito, filipsito, pirotino kaj fumkvarco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La monto Minderberg estas unu el la plej malnovaj ŝtonrompejoj ĉe la meza Rejno, kie oni rompis bazalton (Bazaltajn kolonojn) .[2] Probable jam por la konstruo de la burgo Rennenberg estis uzata bazalto de la monto Minderberg. El la tiea ŝtonminejo servis kiel liveranto por konstrui la burgon Ockenfels kaj la paroĥan preĝejon de Sankta Marteno en Linz komence de la 13a jarcento. Supozeble ankaŭ ekde 1257 la muroj de la monaĥeja preĝejo Sankta Katarino kaj en la unua duono de la 14a jarcento la urbomuro de Linz kaj 1583 la urbomuro de Unkel estis konstruataj el la bazalto de la monto. En iu fakturo en la urba arĥivo de 1465/66 estis menciita ke "7 ĉaroj da ŝtonoj de la monto Minderberg" (aŭ en la mezepoka germana: „7 karren mynre berger steyne“).[3][4] Komence de la 18a jarcento oni ankaŭ fosis karbon ĉe la monto.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geologisches Landesamt Nordrhein-Westfalen (Hrsg.); Gangolf Knapp, Klaus Vieten: Geologische Karte von Nordrhein-Westfalen 1:25.000. Erläuterungen zu Blatt 5309 Königswinter. 3., überarbeitete Auflage, Krefeld 1995, S. 17, 19 u. 33
  2. Alexander Oelpenich: Führer durch Linz a. Rhein und Umgebung – nebst Wegweiser zum Winzerhaus am Kaiserberg, Linz am Rhein ~ 1910, S. 43
  3. Hermann Burghard, Cordula Kapser: Linz am Rhein: Die Geschichte der Stadt von der Frühzeit bis zur Gegenwart, Böhlau Verlag, Köln/Weimar 2002, S. 89
  4. Gemeinde St. Katharinen (Hrsg.); Heiner Strauß: St. Katharinen. Fest- und Heimatbuch, St. Katharinen 1994, 2. ergänzte Auflage 2001, S. 189
  5. Geologisches Landesamt Nordrhein-Westfalen (Hrsg.); Gangolf Knapp, Klaus Vieten: Geologische Karte von Nordrhein-Westfalen 1:25.000. Erläuterungen zu Blatt 5309 Königswinter. 3., überarbeitete Auflage, Krefeld 1995, S. 50