Minejo Mont Cenis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karbominejo Mont Cenis en Herne-Sodingen

Minejo Mont Cenis estis karbo-minejo en Herne-Sodingen en Germanio. Sur unu el ĝiaj fabrikaj terenoj oni konstruis modernan „energiparkon“, terenon por diversaj energikolektaj kaj -transigaj sistemoj. Krome oni starigis pluedukan akademion de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jaron post la fosado de la unua ŝakto Alexandrine en 1871 du francoj aĉetis la minkampon. En la sama jaro 1872 ili fondis la akcian societon Mont Cenis. Jaron poste la fosado de Ŝakto Alexandrine atingis la karbotrovejon; tamen la karboekspluatado komencis nur en la jaro 1875. Pro la ne sufiĉa minventolado en 1884 oni fosis ventolŝakton, kiun oni en 1889 ekipis per fera ŝaktoskafaldo.

Kvar jarojn pli malfrue, en 1893, okazis la konstruo de apartaj karboseparejo kaj karbolavejo. En 1897 la karboekspluatado povis komenciĝi tra la ŝakto 2 Carl instalita en 1895, proksimume 1 km oriente de la ŝakto 1. Ventolŝakto alordigita al Carl estis finkonstruata en 1900 kaj en 1901 ekipita per aerpumpilo. La unua subgrunda akvomastrumilo kun premaera movigo sur la 3-a mingetaĝo de ŝakto 1 ekfunkciis en 1902.

Plua 1905 ŝakto povis ekprodukti en 1909. La ekzistantaj karbolavejo kaj -separejo kompletiĝis en 1905 per koaksigejo kun produktado de kromproduktoj, kies unua koaksofornaro ekproduktis en la sama jaro. En 1912 oni konstruis por la akvoprovizo de la minejo sur la monteto Beimberg turakvujon.

En 1924 la trafika ligo pliboniĝis pro la konstruo de ferrvojo al la haveno de la Minejo Friedrich der Große. En 1927 oni konstruis altpremo-vaporkaldronan domon inkluzive novan energicentralon. Aldona ŝakto 4 ekestis en la jaro 1930.

Post transpreno fare de la karbomina societo Harpener Bergbau AG 1936, kiu en 1939 ankaŭ transprenis Minejon Vereinigte Constantin der Große, sekvis en 1940 konstrado de liga fervojo inter la minejoj Mont Cenis kaj Constantin. Militaj difektadoj devigis en 1945 la haltigon de la produktado, kiu post la milito tamen rekomenciĝis. Kvara koaksofornaro ekproduktis en 1948, en 1958 oni profundigis la ŝakton 4 ĝis la 8-a minetaĝo kaj en 1963 ŝakton 3 ĝis 1100 metroj; en 1960 oni instalis en ŝakto 1 kuvo-elminigilon. En l961 oni eksfunkciigis la koaksigejon de la minejo.

Post 72-jara produkado ŝakto 2 estis rezignata en 1969 kaj pro sekureco plenigata; ŝakto 1 tamen estis profundigita jaron poste ĝis la 1300-metra nivelo. En 1972 la minejo elminigis la karbon per transportbendoj en mintunelo al Minejo Friedrich der Große, kiu poste, en 1973, transprenis la karboekspluatadon.

Ambaŭ minejoj, Friedrich der Große kaj Mont Cenis, ĉesigis la produktadon en 1978.

Minakcidentoj[redakti | redakti fonton]

La 20-an de junio 1921 grava mingaso-eksplodo mortigis 85 ministojn. Aliaj gravaj minejaj akcidentoj okazis en 1931 kun 19 mortaj viktimoj kaj en 1935 kun 7 mortviktimoj. En 1965 mino-brulego mortigis ses ministojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Francoise-Helene Jourda, Manfred Hegger: Mont-Cenis. Lebendige Architektur. Müller und Busmann, Wuppertal 2003, ISBN 3-928766-48-1.
  • Joachim Huske: Die Steinkohlenzechen im Ruhrrevier. Daten und Fakten von den Anfängen bis 1997. Bochum 1998, ISBN 3-921533-62-7.
  • Wolfgang Viehweger: Spur der Kohle: Europa in Herne und Wanne-Eickel. Frischtexte Verlag, Herne 2000, ISBN 978-3-933059-03-1

Ekteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]