Ministraro (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ministraro (Belgio)
Conseil des ministres
Jurisdikcio Belgio
Lando Belgio
Dum nekonata - nuntempe
vdr

La Ministraro de Belgio aŭ pli oficiale Konsilantaro de Ministroj (france Conseil des ministres, nederlande Ministerraad) estas la plej alta plenuma organo de la Federacia Registaro de la Reĝlando Belgio. Temas pri kabineto komponita de la Ĉefministro, kiu estras ĝin, kaj dekkvar ministroj.[1] Federaciaj sekretarioj de ŝtato estas membroj de la registaro, sed ne parto de la Konsilantaro.[2] Laŭ la Belga konstitucio, la Reĝo de Belgio teorie prezidas la Konsilantaron, sed tio ne okazis fakte el 1957.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo 99a de la Belga konstitucio
  2. Artikolo 104a de la Belga konstitucio